foli-faskoj or-koloraj, per siaj murmuroj ŝajnis bonvenigi amikon ne forgesitan. Sed ankoraŭ mankis tie la behukejoj je ruĝaj festonoj, la grimpaj plantoj je delikataj kaj belaj floroj, la silkecaj larvoj kaj la veluraj muskoj de la rokoj. La naguare kaj la piaŭnde 31 [Piednoto 1], kiaj reĝoj de la ĝangalo, elstarigis siajn kronojn sur ĝi por ekvidi ion pli grandiozan ol la dezerton: la maron malproksiman.
Iom post iom la navigado fariĝis ĉiam pli peniga. Preskaŭ je la deka ni alvenis al Vojo-larĝa. Sur la maldekstra riverbordo statis kabano konstruita, kiel ĉiuj tiuj de la rivero, sur dikaj subteniloj el gvajakano 33 [Piednoto 2], ligno kiu, kiel sciate, ŝtoniĝas en la humido: tiamaniere la loĝantoj estas liberaj de la inundoj, kaj malpli en kontakto kun la vipuroj, kiuj pro sia abundo kaj diverseco estas la teruro kaj koŝmaro de la vojaĝantoj.
Dum Laŭrenco, gvidate de la remistoj, estis aranĝonta nian lunĉon en la dometo, mi restis sur la kanuo prepariĝante por preni banon kies nekomunecon lasis antaŭvidi la kristalaj akvoj. Sed mi ne estis konsiderinta la moskitojn, spite al la fakto ke iliaj venenaj pikoj igas ilin neforgeseblaj. Ili turmentadis min siaplaĉe, perdigante al la bano kiun mi prenis la duonon de ĝia sovaĝa orientalismo. La koloro kaj aliaj kondiĉoj de la epidermo de la nigruloj sendube defendas ĉi lastajn kontraŭ tiuj persistaj kaj malsataj malamikoj, ĉar mi daŭris observi ke la remistoj apenaŭ konstatas ilian ekziston.
Laŭrenco alportis al mi la lunĉon sur la kanuon, helpate de Gregoro, kiu sin kredis bona kuiristo kaj promesis al mi unu pladon da banano kun viando je la posta tago.
Ni devis alveni al Sankta Cipriano posttagmeze, kaj la remistoj ne lasis sin petegi por daŭrigi la vojaĝon, jam animitaj de la supera ruĝa vino de la Administranto.
La suno ne negadis esti somera.
Kiam la riverbordoj tion permesadis, por
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/>
ne estis trovita