Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/284

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sentorporiĝi aŭ por redukti la pezon de la kanuo ĉe danĝeraj trairadoj atentigitaj de la remistoj, Laŭrenco kaj mi iradis mallongajn distancojn laŭ kelkaj bordoj, operacio kiu tie nomiĝas playear (piediri laŭlonge de la plaĝo) ; sed tiuokaze la timo renkonti iun guaskama aŭ ke iu ĉonta sin ĵetu sur nin, kiel la membroj de tiu familio de serpentoj nigraj, ruĝecaj kaj je blanka kolo tion kutimas fari, igis nin iri tra la veprejoj pli per la okuloj ol per la piedoj.

Vanis esplori ĉu Laŭreano kaj Gregoro estas sorĉ-kuracistoj, ĉar preskaŭ ne ekzisras remisto kiu ne estas tia, kaj kiu ne kunportu dentegojn de multaj specioj de serpentoj kaj de kontraŭvenenoj por diversaj el ili, inter kiuj troviĝas la guako, la bejucos atajasangre, siempreviva, zaragoza, kaj aliaj herboj sennomaj kiujn ili konservas ene de kavaj dentoj de tigro kaj de kajmano. Sed tio ne sufiĉas por trankviligi la vojaĝantojn, ĉar sciatas ke tiaj rimedoj ofte estas senefikaj, kaj mortas post malmultaj horoj kiu estas mordita, eligante sangon el la poroj, kaj meze de teruraj agonioj.

Ni alvenis al Sankta Cipriano. Ĉe la dekstra bordo kaj en la angulo formata de la rivero kiu donas nomon al la loko kaj de la rivero Dagva, kiu ŝajnas plezuriĝi pro la renkontiĝo, staris la domo, konstruita sur palisoj meze de folidensa bananejo. Ni ne estis ankoraŭ saltintaj sur la plaĝon kaj jam Gregoro kriadis:

—Nja Rufina! Jen venas mi! —Kaj tuj poste—: kie vi kaptis tiun ĉi oldulinaĉon?

—Bonan posttagmezon, njo Gregoro — respondis juna nigrulino, aperante en la koridoro.

—Vi devas gastigi min, ĉar mi alportas bonaĵon.

—Jes, sinjoro; do suriru.

—Kaj kie estas mia kamarado?

—Ĉe la konfluejo.

—Kaj onklo Bibiano?

—Ankaŭ, njo Gregoro.