Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/285

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Laŭreano diris bonan posttagmezon al la mastrino kaj denove gardis sian kutiman silenton.

Dum la remistoj kaj Laŭrenco eltiris la ilaron el la kanuo, mi fikse rigardadis ion kion Gregoro, sen fari plian rimarkon, estis nomuminta oldulinaĉo: ĝi estis serpento dika kia brako fortika, longa preskaŭ tri ulnojn, kun dorso aspra kaj koloro de seka folio kaj punktita de nigraj makuloj; ventro kiu ŝajnis farita el enfoldigitaj ebur-pecoj, enorma kapo kaj buŝo granda kiel la kapo mem, kuspa nazo kaj dentoj kiaj kataj ungoj. Ĝi statis pendanta per la kolo sur unu paliso de la enŝipejo, kaj la akvoj de la riverbordo ludadis kun ĝia vosto.

—Sankta Paŭlo! —ekkriis Laŭrenco fiksante siajn okulojn sur kion mi estis vidanta—; kia bestego!

Rufina, kiu estis malsuprenirinta salutcele diri al mi “Laŭdata estu Dio”, rimarkigis ke kelkfoje ili estis mortigintaj bestojn pli grandajn.

—Kie vi trovis ĉi tiun? —mi demandis.

—Ĉe la riverbordo, mia mastro, tie sur la ĉipero —ŝi respondis al mi indikante frondo-densan arbon je tridek ulnoj for de la domo.

—Kiam?

—Frumatene la tagon kiam forvojaĝis, mia frato hazarde renkontis ĝin streĉita, kaj li alportis ĝin ĉi tien por eligi al ĝi la kontaŭvenenon. Ĝia kompano ne estis tie, sed hodiaŭ mi vidis ĝin kaj li kaptos ĝin morgaŭ.

La nigrulino tuj rakontis al mi ke tiu vipuro faras damaĝon ĉimaniere: alkroĉita al iu branĉo aŭ behuko per forta ungo kiun ĝi havas ĉe la ekstremaĵo de la vosto, ĝi starigas la mezon de la korpo sur la spiraloj de la restanta mezo: ĝis kiam la kaptaĵo kiun ĝi gvatas paŝas je distanco tia ke nur etendiĝinta laŭ sia tuta longo povu atingi ĝin, la serpento restas senmova, kaj atinginte ĉi tiun kondiĉon, mordas kaj altiras al si la viktimon per nevenkebla forto: se la kaptaĵo