Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/41

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La ebenaĵoj komencis malaperi, fuĝantaj en direkto kontraŭa al mia kuro, similaj al enormaj manteloj forblovitaj de la huragano. La boskoj kiujn mi kredis pli proksimaj, ŝajnis foriĝi ju pli mi proksimiĝis al ili. Interrompis la silenton de la nokto nur iu ĝemo de la vento inter la sombraj figujoj kaj ĉiminangoj,* la lacigita spirego de la ĉevalo kaj la klakado de la hufoj en la fajroŝtonoj kiuj sparkis.

Kelkaj kabanoj de Santa Elena restis je mia dekstro, kaj malmulte poste mi ne plu aŭdis la bojadon de la hundoj. Brutaroj dormantaj en la vojo komencis malrapidigi mian paŝon.

La bela domo de la gesinjoroj M..., kun sia blanka kapelo kaj siaj ceboboskoj, ekvidiĝis en la foro je la unuaj radioj de la naskiĝanta lumo, kiel kastelo kies turojn kaj plafonojn estus diseriginta la tempo.

La rivero Amaime kiu estis kreskinta pro la dumnokta pluvo anoncis sian ekziston per ĝia bruego longe antaŭ ol mi atingis la bordon. Sub la luna lumo, kiu tra la foliaro de la riverbordo estis arĝentumonta la ondojn, mi povis vidi kiom ĝia fluo nun torentis. Sed ne eblis atendi: mi avancis du leŭgojn en unu horo, kaj tio ankoraŭ estis malmulte. Mi metis la spronojn en la flankoj de la ĉevalo, kiu kun la oreloj etenditaj al la fundo de la rivero kaj anhelante mallaŭte ŝajnis kalkuli la impeton de la akvo kiuj skurĝis en ĝiaj piedoj: Ĝi enakvigis la antaŭkrurojn, kaj kiel ekkonsternigita per nevenkebla teruro, retroiris turnanta sur ĝiaj gamboj. Mi karesis la kolon kaj la kolharon humidajn kaj pikis ĝin denove por ke ĝi alĵetu sin en la riveron; tiam ĝi levis la antaŭkrurojn senpaciencigita, postulante samtempe la tutan bridon, kiun mi donis al ĝi, timante erari la botadero** de la crecientss****. La ĉevalo supreniris laŭ la bordo ĉirkaŭ