Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/73

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

——Sed kio okazis al la infanino? Mi vidis ŝin preterpase tiel** freŝa kaj brila kiel ĉiam. Ŝajnas ŝi butono de rozo de Katilio.***

—Ŝi estas sana jam.

—Kaj vi kion vi faras ĉi tie ke vi ne foriras, nigruleteto? —diris Jozefo al Johano Anĝelo—. Portu la guambial**** kaj foriru, por ke vi revenu baldaŭ, ĉar pli malfrue ne konvenas al vi esti sola tie ĉi***. Estas nenio por diri tie malsupre.

—Estu singarda ne ereveni!*** —kriis mi al li kiam li estis en la alia flanki de la rivero.

Braulio estis junulego miaaĝa. Antaŭ du monatoj li venis de la Provinco**** por akompani sian onklon, kaj estis freneze enamiĝinta, de antaŭa tempo, de sia kuzino Transito.

La fisonomio**** de la nevo havis la tutan noblecon kiu igis interesa tiun de la maljunulo; sed kio estis pli notinda estis tiu bela buŝo, sen lipharo ankoraŭ, kiel ina ridero kontrastis kun la vira energio de la aliaj trajtoj. Milda en sia karaktero, belaspekta, kaj nelacigebla en la laboro, estis li trezoro por Jozefo kaj la plej adekvata edzo por Transito.

Sinjorino Luisa kaj la knabinoj eliris por akcepti min ĉe la pordo de la kabano, ridmienaj kaj afectuosas**. Nia ofta trakto en la lastaj monatoj faris ke la knabinoj estu malpli timemaj kun mi. Jozefo mem, dum niaj ĉazadoj, tio estas, en la batalkampo, efektivigis sur mi patran aŭtoritateco, kio malaperis kiam li prezentiĝis en la domo, kiel se estus sekreto nia lojala kaj simpla amikeco.

—Finfine, finine! —diris sinjorino Luisa tenante min de la brako por enmetigi min en la saloneto—. Sep tagoj!… po unu ni kalkulis ilin.

La knabinoj rigardis min malicete ridetantaj.