Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

»Hu! Kaj kial ne?«

»Ĉar Marso ne estas la unua inter la dioj.«

Mario ridtondras ĝistuse.

»He, vi plaĉas al mi!« li ekkrias. »Neniam dua laŭvice: prave ja! — Lasu nur« li rifuzas la patron, kiu volas enmiksiĝi. »La junulo estas prava. Nu mi vidos, kio estos farebla en la kolegio de Jupitro«.