Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

venis homo, kiu kuraĝos ĉion trakribri.« Subite li haltas antaŭ la ŝtuparo de la jupitra templo etendante la manon al la Fabiano, kiu ŝajnas frapita sur la buŝon: »Mi havas laboron ĉi tie. Adiaŭ, Marko, kaj dankon pro la akompano.« Ne atendante la respondon li supreniras la larĝan ŝtuparon kun la digno de flamen Dialis.

Ie ĉe la ŝtuparmezo li haltas, ekrigardas norden, trans la valon, al la deklivoj de Kvirinalo kaj Viminalo. Subpiede kuŝas Subura kun siaj grandaj loĝkazernoj, kiujn tage-nokte plenigas bruo kuj tumulto. Vidal-vide, meze de vasta parko, en la ŝirmo de grandaj ombroriĉaj arboj, turas la vilaoj kaj palacoj de la nask- kaj mon-aristokratoj. Per unu sola rigardo, momente ĉirkaŭprenanta ĉion, li entrinkas tiun ĉi bildon. Liaj okuloj glitas maldekstren ĝis la brila krono de l’ templo super la melankoliaj, krutaj deklivoj de Kapitolo. Jam li rememoras la antikvan proverbon: »De Kapitolo ĝis la Tarpeia roko estas nur unu sola paŝeto.« Ridetante li ĝin elmurmuras. Li pensas: La vojo estas mallonga por ĉiuj, kiuj ne komprenas sian nuntempon, kiuj riskas, kiam oni devus heziti kaj hezitas, kiam oni devus riski. Jes, en tio kuŝas la plej granda sekreto de ĉia sukceso. La Korneliano, al kiu nun riverencas la tuta urbo, komprenis tion pli bone ol la aliaj. Nezorgante pri partiaj kvereloj kaj registaraj dekretoj, li arbitre militis, ligante la militistojn, homon post homo, ĉiam pli intime al si. Fine ĉiuj, la estro kaj la militistaro iĝis unuj: unu penso, unu volo, unu potenco. Kaj nun ruliĝas tiu giganta globo kontraŭ Romon, detruante ĉian reziston per sia nevenkebla rompforte.

Malrapide li sin turnas ŝtuparsupren, enpense