Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al la juĝista kunsido. Veninte en la oficejon li plendis pri misfarto, tamen rifuzis reveni hejmen kaj prokrasti la procesojn. Sed tuj ĉe la unuaj vortoj li subite eksaltis, disŝiris la tunikon super la brusto kaj stertorante falis teren. La alkurintojn fiksrigardis jam la vitrecaj okuloj de la mortinto.

»Kie li nun estas?« informiĝas la junulo.

»Hejme. Ni reportis lin hejmen

»Do, la patrino jam scias —«

»Ŝi mem sendis min por vi.«

Ili atingas antaŭ la hejmon. Terurite rigardas la maljunulo, kiel la dolorgrimacan vizaĝon de la juna sinjoro kovras ŝtonmasko, mildigante la mienon kaj altrudante senespriman, solenan trankvilon.

Altrekte, malrapide kaj egalpaŝe la junulo transiras la sojlon.

Jam alpaŝas la pordisto por saluti lin per laŭta lamentado, kiun li trovas konvena al la cirkonstancoj: sed antaŭ la nealirebla seriozo de tiu ĉi statuo li retiriĝas kaj senbrue sin ŝovas en la ĉelon.

En la vestiblo venas renkonte al la junulo la patrino, digne kaj solene, kiel ankaŭ li mem. Estas ŝi, kiu unue riverencas: profunde ŝi klinas la noblan kapon antaŭ la nova estro de l’ juliana domo. Li resalutas lacgeste, respekte. Poste li atente disvolvas la faldojn de sia togo kaj lasante forgliti la vestaĵon li prenas el la manoj de l’ patrino la nigran funebroveston.

Eĉ vorteton ili ne parolas. Mute kunpaŝante ŝi gvidas lin en la atrion. Kune ili eniras tute absorbitaj en si mem, irante kvazaŭ trans la sojlon de sanktejo.

En la atrio la novan domestron salutas lia juna