Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

subtila komprenemo por liaj ofte senkonsideraj, komplikitaj pensoj kaj agoj. Ho, li volus ankoraŭ nur unufoje danki la patron pro tiuj sennombraj bonaĵoj — sed li scias, ke estas jam tro malfrue. Neniam plu li sentos sur si la bonan, varman rigardon de tiuj ĉi okuloj, nek la firman, kvietigan manon sur sia ŝultro.

Flama doloro torentas en la gorĝon por estingiĝi en spasma, infana ploro. Per peno de sia tuta forto li ĝin sufokas, vekante la tremetadon ĉirkaŭ la ekploronta buŝo. Streĉante sian tutan volpovon li rektiĝas. Jam denove li sentas, ke en li leviĝas la flamo, la skarlata ondo de doloro, li sentas, ke nur kelkajn sekundojn li povos ĝin kontraŭstari. Kaj tiam kaptante per granda, solena gesto sian togon li ĝin ĵetas trans la kapon por kovri la vizaĝon, kiu taŭziĝas sub ĝi en la nevenkebla sufero.