Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

baniĝante jam en glacia ŝvito ŝprucanta el ĉiuj poroj, Timteruro eksufokas: oni kaptos lin!

La bojado, jen denove — nun jam pli proksime. Verŝajne la hundo jam flarkaptis la paŝsignojn al la kabano. Tio redonas al la Juliano lian movkapablon. Li saltas al la pordo kaj streĉante sian tutan forvelkan forton, li fermopuŝas la pezan riglilon. Returne li forŝanceliĝas ĝis la kuŝejo, kaj serĉfosante ĉe la kaploko li eltiras mallongan ponardon, kiu kaŝite kuŝis inter la fagaj folioj. Tuj li treniĝas ĝis la muro kaj dorsapogas sin larĝe disokulante. Dume la mano spasme gluiĝis al tenilo de l’ armilo. Nur unu sola penso en la senorda cerbo; min viva ili ne kaptos! Ja, vivan ne!

Krurgratetoj, ternoj de l’ senspira hundo, flaroj, kolermurmuro, jam furiozaj albojoj: la hundo signalas la kaŝlokon, sovaĝe, diseĥe. Tiel senĉese. La paŝoj. Iu skuas ĉe la pordo. Tiam ies voĉo:

»For la pordon!«

Silento. La junulo streĉas ĉiujn muskolojn, kaj ĉesas spiri. Viva ne! li decidas.

Skuoj denove. Pugnobatoj sur la dancsaltajn tabulojn:

»Hej vi, for la pordon! Ĉio jam vana! For la pordon!«

Silento…

Tuta eterneco…

Min viva ne!

»Lastafoje: for la pordon!«

Senresponde.

Tondra diskrado, duafoje, triafoje: hakilbatoj. Splitpluve falas tabulo en la kabanon. Ankaŭ la dua.

Jam rikana vizaĝo en la disfendaĵo: inter blankaj