Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/53

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝutante narkotan pulvoron en la tremetantajn flamojn. Plivastiĝas mallumo kaj prema parfumo.

Ĉiam pli sovaĝas la muziko, ĉiam pli ekstazas la movoj de la dancistinoj. Nun ĝi ne plu estas luliĝo, ankaŭ ne glito: en freneza kirliĝo tumultas la danco plue, ĉiam pli senbride, ĉiam pli volupte. Nun turniĝas ĉiuj jen manĉene, sesope, en furioza rapido, jen mandelase, ĉiu ĉirkaŭ si mem. Vualoj kaj florgirlandoj flirtas alten kiel strangaj flamoj; pli laŭte eksonas la aklamoj; en la aromon de l’ pulvoro miksiĝas odoro de ardaj korpoj.

La Juliano kvazaŭ estus sonĝvida. Nur elfore, ŝajne tra vualo li vidas, kio ĉirkaŭe okazas. La muziko, la bonodoro, la rigardo al la dancistinoj, elŝiris lin el lia kutima trankvilo kaj sindeteno, rabinte lian animan ekvilibron. Li rezistas kontaŭ si mem, li volas reakiri, kion li perdis, sed iel mankas al li la forto. La koro bategas ĝis kreviĝo, la brusto ne povas ensorbi sufiĉan spiraeron, dolĉa-dolora paralizo distordas la cerbon, nerimarkeble dismoligas la volpovon. Li vidas la nigrajn okulojn de l’ reĝo mistere boriĝi en la liajn, li volus paroli, sed ne povas, li volus stariĝi, sed neniu membro mov-obeas.

Jam tute mallume. Nur tie kaj tie flagretas ekŝpruce blua, verda flameto, poste tuj revelkas. La tuta salono iĝis ununura bonodoro.

Subite ekpluvas rozoj. Komence gut-gute, kiel dikaj pluveroj antaŭ la fulmotondro, poste pli riĉnombre kaj fine en senĉesa, densa torento. Jam la salono, la tabloj, la sofoj estas pieddike kovritaj de rozoj. El la florpluvo teksiĝas antaŭ la paroksima dancado viva, ĉiam varianta kurteno kaj la briletantaj korpoj apenaŭ distingiĝas.