Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/36

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

komprenas, ke, kiel mi ĝin komence diris, io estas sanĝita en la moroj de l’ Unuiĝo.

Mia gvidanto jam antaŭsciigis min, ke pastroj el ĉiuj religioj estas alligitaj al la Instituto, kaj ke sufiĉas elekti. La diversajn ceremoniojn oni rapidege plenumis, kaj ni baldaŭ troviĝis, mia edzino kaj mi, en la lunĉejo, ĉirkaŭitaj de parencoj kaj amikoj, kiuj esprimis al ni sincerajn gratulojn.

En tiu momento mi pensis pri Dro Milner. Mi memoris, kun kia mokema skeptikeco mi eniris tiun domon, kiajn malbonvolajn kaj malŝatindajn supozojn mi estis farinta. Pro tio mi sentis profundajn konscienc-riproĉojn kaj petis de S-ro Steeg permeson por prezenti al li miajn senkulpigojn. Eble ankaŭ kaŝita penso naskiĝis en mi, kaj mi kredis, ke ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, nur estis sonĝo, kaj ke, min revidante, la doktoro liberigos min el la sugestio, kiun li trudis al mi. Mi retrovis la altkreskan maljunulon, sidantan en la sama loko en sia laborĉambro. Li rondkvarone turnigis sian apogseĝon, kaj antaŭ ol mi povis malfermi la buŝon:

— Nu, sinjoro ĵurnalisto, ĉu vi estas konvinkita?

— Ha, doktoro, mi balbutis, kiom da dankoj!