Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita
VORTARO DE ESPERANTO

A


A. - 1 . Unua litero de la esperanta kaj de aliaj alfabetoj.

- 2. Finiĝo de la adjektivoj : bela, mia, unua, ĉiama.

- 3. Komenco :De A ĝis Z = de la komenco ĝis la fino.


Abato. Ĉefo de monaĥejo.

Abatino. Ĉefino de monaĥinejo.


Abdiki. Forlasi tronon kaj ĉiujn rajtojn al ĝi.

Abdiko. Ago de tiu, kiu abdikas.


Abelo(Zool.). La konata insekto, produktanta mielon kaj vakson (Apis mellijica) : Laborema kiel abelo.

Abelejo. Domo de abeloj.


Aberacio. - 1 (Astr.). Diferenco inter la ŝajna kaj vera situacio de astro.

- 2 (Opt.). Disperso de la lumo : aberacio sfera, aberacio kromata.


Abio (Bot.). Pinglarbo; ĝia ligno estas uzata de l’ĉarpentistoj, lignaĵistoj (Abies pectinata).


Abismo. - 1. Loko profunda kaj abrupta: monta abismo.

- 2. Senfundaĵo, profundegaĵo, io tre profunda : abismo de l'oceano. Fig. : Esti sur la bordo de abismo = esti en granda danĝero.


Ablativo. Kazo de la deklinacio en la sanskrita, latina, slavaj lingvoj; ĝi esprimas instrumenton, devenon, k. t. p.; esperante ĝi estas tradukata plej ofte per la prepozicioj per kaj de.


Abnegacio. Forlaso de komfortaĵoj kaj ĝuoj, precipe por la bono de aliaj : La abnegacio, t. e. la forgeso pri si mem kaj sinofero, estas virto malofta.


Abomeno. Sento, kiun kaŭzas tre malagrablaj, fizikaj ecoj de objekto (ekz. : odoro de putranta viando); malinklino.

Abomena. Kaŭzanta abomenon : abomena odoro, vizaĝo, ago. Komparu : Antipatio .


Aboni. Mendi por difinita tempo kaj antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spektakloj, k. t. p. : Li abonas ĉiujn esperantajn gazetojn. Abonu du loĝiojn por la itala opero.

Abono. - l. Mendo por difinita tempo kaj antaŭa pago por gazetoj, spektakloj, k. t. p.

- 2. Tempo, por kiu estas farita la abono : Via abono finiĝas post du monatoj.

Abonanto. Persono, kiu abonas : Nia revuo havas 10,000 abonantojn.


Aborti. Akuŝi antaŭtempe ne vivpovan idon.

Aborto. Antaŭtempa akuŝo de ne vivpova ido.

Abortiga. Kaŭzanta aborton : abortiga medikamento


Abrikoto (Bot.). Frukto de l’abrikotujo.

Abrikotujo. Arbo el la familio de l’amigdalacoj (Prunus armeniaca).


Abrotano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’kompozitoj, uzata kiel spicaĵo, en la medicino (Artemisia abrotanum).


Abrupta. Tre kruta, kvazaŭ forŝirita, kvazaŭ fortranĉita; abrupta bordo.

Abrupteco. Eco de tio, kio estas abrupta. Komparu : Dekliva, kruta.


Absceso. Amaso de puso en histoj. Komparu : Ulcero, vundo .


Absinto. Forta maldolĉa brando de verda koloro, preparata el la samnoma vegetaĵo : La absinto kaŭzas nervajn malsanojn.


Absoluta. - l . Tute sendependa de iu ajn povo aŭ kontrolo, sola ordonanta kaj leĝdonanta. La rusaj caroj estis absolutaj monarĥoj. Via tono, sinjoro, estas tro absoluta!