Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sendata : La adreso devas esti ĉiam skribita tre legeble.

Adresi. Skribi adreson sur letero, sur pakaĵo.

Adresanto. Persono, kiu sendas leteron.

Adresato. Persono, al kiu oni sendas leteron : Sur la koverto oni skribas ne sole la nomon de l’adresato, sed ankaŭ tiun de la adresanto, por ke la poŝto povu resendi al li la leleron en okazo de bezono.


Adulti. Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono.

Adulto. Ago de tiu, kiu adultas.


Advento. Kvarsemajna fasto antaŭ la Kristnasko.


Adverbo. Neŝangebla vorto, esprimanta manieron, lokon aŭ tempon : bone, hejme, vespere.

Adverba. Havanta karakteron, strukturon de adverbo : « Kun ĝojo » estas adverba esprimo.


Advokato. - 1. Juristo, kies specialo estas defendi akuzatojn en juĝejo.

- 2. Defendanto per vortoj : Estu mia advokato antaŭ mia edzino.


Aero. Gaso, kiun ni spiras, konsistanta el azoto kaj oksigeno.

Aera. - 1. El aero : aera veziketo.

- 2. Okazanta, vivanta en la aero : aera fenomeno, aera vegetaĵo.

Aerumi. Refreŝigi, forigi malbonodoron, tralasante aeron : aerumi litaĵon, ĉambron. Komparu : Ventoli.


Aerolito. Ŝtono, falanta de la kosma spaco sur la supraĵon de la tero.


Aerometro. Instrumento por mezuri la densecon de la gasoj.


Aeronaŭto. Aerveturanto.


Aerostato. Aparato, plenigita per gaso, pli malpeza ol la aero kaj servanta por sin levi en la aeron.


Afabla. Kondutanta amike kun aliaj, penanta esti agrabla al aliaj : afabla homo, afabla vorto.

Afableco. Eco de tiu, kiu estas afabla.

Afablaĵo. Afabla ago, vorto.

Malafabla. Kondutanta neamike kun aliaj, tute ne zorganta esti agrabla al aliaj. Komparu : Ĝentila, kompleza.


Afekcio. Forta emocio, perdo de la egalpezo de la animo sub la influo de fortaj kaj neatenditaj impresoj : malespero, ravo.


Afekti. Ŝajnigi ion per nenaturaj manieroj : afekti modestecon.

Afekto. Ŝajnigo per nenaturaj manieroj. Afektema. Havanta la kutimon afekti.


Afero. - 1. Ĉio, kio estas en la mondo reala kaj abstrakta : Dum vojaĝo oni vidas multajn interesajn aferojn.

- 2. Ĉio, kio estas objekto de okupo, kio estas aŭ devas esti plenumita : komerca afero, juĝa afero. Komparu : Objekto.


Afikso. Partikulo, almetata antaŭ aŭ post la radiko, por formi novan vorton kun alia signifo : prefikso, sufikso.


Afiŝo. Presita anonco pri publika spektaklo.

Afiŝi. Anonci per afiŝo. Komparu :

Avizo, prospekto, reklamo.


Aforismo. Penso, principo, koncize esprimita, ĉerpita el verko de fama aŭtoro. Komparu : Devizo, maksimo, moto, proverbo, sentenco.


Afranki. Pagi la poŝtajn spezojn, algluante la necesan kvanton da poŝtmarkoj : La adresato pagas punon por neafrankita letero.


Afto (Med.). Ŝimaj ulceroj en la buŝo de suĉinfanoj.


Afusto. Veturilo de kanono.


Agi. Uzi siajn fizikajn aŭ spiritajn fortojn : Ne ploru, sed agu.

Ago. Uzo de siaj fizikaj aŭ spiritaj fortoj : Malpli da vortoj, pli da agoj! Komparu : Fari, konduti, procedi.


Agaco. Malagrabla sento en la dentoj, kiun kaŭzas fortaj acidoj, acidaj fruktoj.


Agapo. Festeno de la primitivaj kristanoj post la komunio.


Agariko (Bot.). Speco de manĝebla fungo (Agaricus campestris).


Agato. Duone diafana speco de kvarco de vivaj variaj koloroj.


Agendo. Notlibro por tuta jaro kun aparta paĝo por ĉiu tago.


Agento. Peranto por plenumi aferojn de aliaj personoj : borsa agento.


Agiti. Instigi aliajn al agado por celoj, havantaj publikan gravecon : agiti antaŭ elektoj.

Agito. Ago de tiu, kiu agitas.

Agitanto. Persono, kiu agitas. Komparu : Propagandi.


Aglo (Zool.). Raba birdo el la familio de l'falkoj (Aquila). La reĝo de la birdoj. La nigra aglo = la aglo de la prusaj standardoj. Li ne estas aglo = li ne estas persono de alta inteligenteco. Agla nazo = nazo kurbigita, kiel la beko de la aglo.


Aglomeri. Kunigi ne samspecajn, ne unuformajn objektojn en tuton. Aglomeraĵo - 1. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne unuspecaj, ne unuformaj partoj.

- 2. Kungluaĵo, konsistanta el nature kunigitaj diversaj mineraloj.