Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Nun ni interkonsilos, kion fari, ĉar la reĝo estas malsana kaj ne plu povas regi.”

“Mi pensas”, diri la militministro, “ke oni devas venigi la kuraciston, por ke li klare diru, ĉu li povas sanigi lin.”

Ĉiuj ministroj timis la militministron, ĉar li ĉiam portadis sabron kaj revolveron — do ili obeis al li.

“Bone, ni venigu la kuraciston”, ili diris.

Sed la kuracisto ne povis veni baldaŭ, ĉar en tiu ĉi momento li surmetis al la reĝo dudek kvar kupojn.

“Do ni estas devigataj, atendi”, diris la plej maljuna ministro, “kaj dume ni pripensu, kion ni faros, se la reĝo mortos.”

“Mi scias”, diris la justecministro, “ke laŭleĝe post morto de reĝo suriras la tronon la plej maljuna filo kaj regas.”

“Sed la reĝo havas nur unu filon.”

“Oni ne bezonas plian.”

“Sed la filo de l’ reĝo estas malgranda Maĉjo — kiel do li povas esti reĝo — li eĉ ne scias skribi.”

“Ne grave”, respondis la justecministro, “en nia ŝtato tio ankoraŭ ne okazis, sed en Hispanujo, en Belgujo kaj en aliaj landoj okazadis, ke reĝo mortis kaj postlasis malgrandan filon — kaj tiu ĉi malgranda filo devis esti reĝo.”

“O”, jesis la poŝt kaj telegrafministro, “mi eĉ vidis poŝtmarkon kun fotografaĵo de tia malgranda reĝo.”

“Sed, estimataj sinjoroj”, diris la klerecministro; “ne estas ja eble, ke reĝo ne sciu skribi kaj kalkuli, ke li konu nek geografion nek gramatikon.”