Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Mi donos mian kapon, se la reĝo ankoraŭ vivos pli longe ol unu semajnon.” Maĉjo ne plu aŭskultis, li rapide trakuris la koridoron kaj du grandajn reĝajn ĉambrojn kaj enfalis la reĝan dormoĉambron preskaŭ senspire. La reĝo tre pala kuŝis sur la lito kaj malfacile spiradis — apud li sidis bonkora doktoro, tiu sama, kiu sanigis Maĉjon, kiam li estis malsana.

“Paĉjo, paĉjo”, ekkriis li plorante, “mi ni volas, ke vi mortu.”

La reĝo malfermis siajn okulojn kaj malĝoje, mallonge rigardis la fileton.

“Ankaŭ mi ne volas morti”, mallaŭtvoĉe diris la reĝo, “mi ne volas lasi vin, karulo, sola en mondo.”

La doktoro prenis Maĉjon sur siajn genuojn, karesis lin — poste ili ne plu parolis.

Maĉjo rememoris, ke okazis jam iutage, ke li ankaŭ sidis apud lito — tiam paĉjo prenis lin sur siajn genuojn — en la lito kuŝis panjo, same pala, same malfacile spiranta.

“Paĉjo mortos, kiel mortis panjo”, ekpensis Maĉjo, kaj terura malĝojo falis sur lian bruston, kaj forta kolero kontraŭ la ministroj, ridantaj pri li, Maĉjo, kaj pri la morto de lia kara paĉjo.

“Mi vere repagos al ili, se mi fariĝos reĝo”, li pensis. — —

La enterigo de l’ reĝo okazis kun granda pompo: lanternoj estis ĉirkaŭvolvitaj per nigra krepo — ĉiuj sonoriloj aŭdiĝis, orkestro ludis funebran marŝon, kanonoj veturis, militistaro postiris, oni venigis per specialaj vagonaraj plej belajn florojn el varmaj landoj — ĉiuj estis tre malĝojaj; kaj ĵurnaloj skribis, ke la tuta popolo priploras sian amatan reĝon.