Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/20

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kvar semajnoj por alta prezo. Kiam la pupo estis preta, li ekspozis ĝin en magazenfenestro kun surskribo: kortegliveranto de Lia Reĝa Moŝto faris tiun ĉi pupon por Irenka, filino de fajrobrigad-kapitano dum fajrestingado.

Multaj knabinoj skribis leterojn al la reĝo, ke ili deziras ankaŭ havi pupojn, sed la kortegsekretario tute ne legis tiujn ĉi leterojn, ĉar la ministro-prezidanto severe malpermesis tion. Antaŭ la fenestro staris tri tagojn popolamaso, admiranta la reĝan donacon, kaj la kvaran tagon, danke al dispono de la polica prefekto, oni elprenis la pupon el la fenestro.

Maĉjo ellitiĝis je la sepa horo, — li lavis kaj vestis sin mem, li mem purigis siajn botojn kaj pretigis sian liton. Tian kutimon enkondukis praavo de Maĉjo, la heroa reĝo Paŭlo la Venkinto. Maĉjo trinkis glaseton da fiŝoleo kaj ricevis matenmanĝon, kiu ne povis daŭri pli longe ol dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tiel longe manĝis potenca avo de Maĉjo, la bona reĝo Julio la Virtulo. Poste Maĉjo iris en la tronsalonon, kie estis tre malvarme, kaj akceptis ministrojn. La tronsalono ne havis fornon, ĉar praavino de reĝo Maĉjo, prudenta Anna la Pia, dum sia juneco preskaŭ sufokiĝis pro haladzoj, kaj pro memorigo al ŝia feliĉa eldanĝerigo oni decidis, en la kortegceremonion enkonduki principon, ke tronsalono ne havu fornon dum kvincent jaroj.

Maĉjo sidis sur la trono kaj dentklakis pro malvarme, kaj ministroj rakontadis al li, kio fariĝas en la tuta ŝtato… Tio estis tre malagrabla, ĉar ĉiuj informoj estis iel malgajaj. La eksterland-ministro