Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

poste frizisto kombis ilin, razis al ili lipharojn kaj barbojn, la vesto devis esti purega, ke ne estu sur ĝi eĉ unu polvero, ĉar antaŭ tricent jaroj, kiam regadis Henriko la Kolerema, okazis foje, ke de unu lakeo saltis pulo sur la reĝan sceptron, — tiun ĉi nezorgemulon ekzekutisto senkapigis, kaj la kortega marŝalo apenaŭ evitis morton.

De tiu tempo inspektanto mem zorgis pri la pureco de lakeoj, kiuj banitaj, vestitaj kaj puraj staris jam de la dek-unua horo kaj sep minutoj en koridoro kaj atendis ĝis la unua horo dek sep minutoj, por ke la ceremoniestro mem inspektu ilin. Ili devis bonege gardadi sian purecon, ĉar pro malbone butonumita butono minacis sesjara mallibereco, pro malbona kombado — kvarjaraj severaj laboroj, pro ne sufiĉe lerta saluto — dumonata aresto.

Maĉjo jam sciis iom pri tio, do ne venis al li la ideo, ne iri en la parkon, kaj cetere, kiu scias: eble oni trovus ie en historio, ke iu reĝo tute ne iris en la parkon, kaj oni dirus, ke Maĉjo akomodu sin ĝuste al tio, kaj kio fariĝus tiam pri letero al Felek, kion li transdonus tra ĝardena barilo?

Maĉjo estis kapabla kaj havis fortan volon. Li diris: post unu monato mi skribos la unuan leteron al Felek, — kaj efektive, post tiu tempo letero estis preta.

“Kara Felek”, li skribis, “mi jam de longe rigardas, kiel vi gaje amuziĝas en korto, mi volas ankaŭ amuziĝi, sed mi estas reĝo, do mi ne povas, sed vi tre plaĉas al mi. Skribu al mi, kiu vi estas, ĉar mi volas konatiĝi kun vi. Se via paĉjo estas militista homo, eble oni permesos al vi, veni iatempe en la reĝan ĝardenon.

Maĉjo, Reĝo.”