Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Tute ne sprita

Tio okazis foje en ĉefa strato de granda kaj multhoma urbo. Tiu ĉi urbo ne estis la bonfaranta Warszawa, en kio cetere estas nenia spritaĵo. Do en ĉefa strato de tiu urbo estis multe da preterpasantoj. Kiuj ili istis, kiom ĉiu el ili dumjare enspezis, kiom da infanoj, kiom da pekoj, kiom da amikoj aŭ da kravatoj ĉiu havis, kia estis la politika opinio de ĉiu — pri tio mi tute ne parolos, ĉar en tio ankaŭ ne troviĝas iu spritaĵo.

Tra tiu ĉefa strato iris ĉifone vestita malgrada, ĉirkaŭe dekjara knabo. Mi diras “ĉirkaŭe”, ĉar iu sciencisto, jam mortinta, rimarkigis, ke li nenie renkontis tiom da grizaj junuloj kaj kvindekjaraj infanoj kiel ĉe ni… Aliflanke oni renkontas junajn maljunulojn, malmulte respektindajn kaj tute ne grijharajn, ĉar ili ne havas harojn.

Do tiu knabo iris tra la strato — se li nur irus, estus en tio nenia spritaĵo, sed li subite ŝanceliĝis kaj falis sur la pavimon, konstintan al la urba estraro kvardek rublojn por ĉiu kvadratmetro. Li falis kaj eĉ ne plu moviĝis, kaj krome, falante, lia kapo puŝegiĝis je muro de domo. Kvankam nenio sprita estas en ĉi tio, tamen ĉiu facile komprenos, ke la dekjara knabo devis forte kunpuŝiĝi kun la muro, por ke el lia disbatia kapo ruĝa sango komencu ekflui, same kiel ĝi elfluadus el la kapo de ĉiu karulo, de Kazjo aŭ de Janko aŭ el la kapo de dothava solfilino, se ili, okaze falante sur multekostan pavimon de ĉefa urbo, batus la kapon je muro de domo. Preter-