Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/36

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la kolektiĝintaj homoj, havantaj koron kaj amon, povis troviĝi fripono preta por profiti la kortuŝon de noblaj bonfarantoj kaj senigi lin ne nur de poŝhorloĝeto sed ankaŭ de ora ĉeneto. — “Li eble nur ŝajnigas?”

Kompreneble! Kiomfoje malvarma kalkulo elŝiras el nia brusto kompatsopiron — kiomfoje malnobla ruzaĵo malvarmigas sur niaj lipoj varman spiron de tiuj belegaj vortoj, elirantaj el la buŝo de sinjoro kun kuko je butono.

“Malfeliĉa knabo !”

Post silento malbonaŭgura iu voĉo aŭdigis: “Kion do vi diras? Li ne ŝajnigas — li ja estas sangumita.”

“Ba!” diris la konsiderema sinjoro, tenante sian oran ĉeneton — kaj kun mallaŭda rideto forlasis la aron.

Subite iu ekfrapis min sur la dorson, poste mi eksentis doloron en flanko, kaj kiam mi iom tranviliĝis, mi ekvidis ĉifonulon, klinitan super la knabo.

“Nu, trinku iom”, li diris al li.

Homo, ne skribanta novelojn, neniam komprenos verkiston: kie vendejposedanto, akuŝistino, biciklofabrikanto kortuŝe ekploras — tie poeto eksribas idilion kaj sedos ĝin por konkurso.

Estas do neniel mirige, ke, rigardante knabon kuŝantan sur pavimo kaj ĉifonulon klinitan apud li, mi ne parolis per tremantaj lipoj: malfeliĉa infano!, sed mi nur elpensadis kvinaktan melodramon por popola teatro sub la titolo “Retrovita filo aŭ kadavro apud kadavro”. Mi havis jam la lastan scenon de la lasta akto.