Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/48

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

supozu, ke vi estas advokato, kaj vi nur ekpensu, ekkonsideru kaj respondu: Ĉu vi devis fariĝi advokato, kaj kiaj cirkonstancoj influis tion, ke vi fariĝu advokato? Ĉu vi ne povus esti hodiaŭ telegrafisto, muzikinstruisto, funebra entreprenisto, imposte inspektoro, dentisto, agronomo, akuŝisto, tramvoja kontrolisto, bierfabrikanto, tanisto aŭ hotelposedanto? Ĉu senkonsidere al pozicio kaj al bonstato de viaj gepatroj, al geografia larĝeco kaj al vivcirkonstancoj vi fariĝus tia, kia vi estas? Ĉu vi, se vi naskiĝus en apudmara malriĉa familio, nun ne estus maristo kaj ne ĉasus balenojn, anstataŭ staradi en juĝejoj, petskribadi, kuradi al notarioj kaj al juĝaj ekzektistoj? Ĉu vi, se via patro havus konsuman butikon aŭ botistan metiejon, tiukaze ne estus kalandril-posedanto, aŭ kelnero en restoracio, aŭ muntisto en iu ferfabriko?

Leganto kuracisto! Se via patrino siatempe estus estinta unua baletistino sur scenejo, ĉu vi nun ne saltus en baleto, anstataŭ esplorfrapi ventrojn kaj skribi: oleum ricini?

Leganto literaturisto! Se via patro havus iam tinkturejon, fabrikon de ŝmiraĵo por purigi arĝentajn objektojn, aŭ fabrikon de karbonacida akvo, ĉu vi nun ne estus sinjoro ĥemiisto, kaj ĉu vi ne pretigus Ems-an aŭ sodan akvon, aŭ ŝmiraĵon kontraŭ kaloj anstataŭ verki novelojn aŭ artikolojn? Ĉu sub varmega itala ĉielo vi ne estus prefere ananas-plantisto aŭ eksportisto de oranĝoj kaj de citronoj al la malproksima nordo? Se vi naskiĝus en proksimeco de preĝejo, vi eble estus orgenisto, — edukita inter fervojistoj vi eble estus staciestro aŭ maŝinisto de pasaĝeraj vagonaroj. Se vi heredus de seninfana