Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/54

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la sama momento proksimiĝis al la grizhara sinjorino juna viro kun virino — verŝajne geedzoj.

“Oh! kiel bone estas, ke vi jam venas”, ĝoje ekkriis la maljunulino. “Ni iru, ni iru for de tie ĉi. Ĝis revido, sinjoro!”.

Ili rapide foriris, kaj la maljunulino vigle ion rakontis al ili, poste ĉiuj tri rerigardis, ili ĵetis sur min kompateman rigardon, ili kapbalancadis kaj iris plu. Mi ne dubis pri tio, ke ili pensis, ke mi estas nervmalsana. Kaj maldolĉeco verŝiĝis en mian animon, kaj larmoj aperis en miaj okuloj..

Poste junulo sidiĝis apud mi; li havis viglajn, prudentajn okulojn, malzorgemajn movojn, malzorge li estis vestita — unu el tiuj homoj, kiuj plej multe plaĉas al mi.

“Ĉu vi eble volas interparoli kun mi?” mi komencis tiufoje iom pli singardeme.

“Vi estas sola, kaj ankaŭ mi estas sola, ni ne interŝanĝu niajn nomojn, al kio tio utilos? Jen printempo, suno, freŝa verdaĵo, paseroj. Mi scias, ke la samaj sentoj ludas nun en niaj koroj. Kiam oni vidas tiun ĉi junan vivon, tiom da brilo, oni nepre devas ami. Ni, urbloĝantoj, tiel malmulte komunikiĝantaj kun la naturo, surŝutitaj per strata polvo, ĉirkaŭataj de venenaj fabrikhaladzoj — ni perdis la bondeziran senton al homoj. Mi volus varmege, tiel korege, sincere interparoli kun iu, trovi fratan eĥon en frata koro…”

“Jes”, interrompis min la junulo, “estas tre belega, kion vi parolas, sed mi kutimas bone ekkoni homon, antaŭ ol mi komencos interparoli kun li. Mi ne