Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kaj dorm' lin ekposedis.
La urso gardas. Jen subite ia muŝo
Sidiĝis ĉe l'amika buŝo;
La urs' atente sidas
La muŝon vidas,
Forpelas ĝin, sed ĝi sidiĝas sur la nazo;
Ĝi svingas, sed la muŝo
Tedema sidas ree sur la buŝo,
La urson kolerigas la okazo,
Kaj grandan ŝtonon trovi ĝi rapidas,
Fleksiĝas singardeme kaj apenaŭ spiras;
«Atendu do, bastardo», ĝi kolere diras.
Li vidas, ke la muŝo sur la frunto sidas, —
Kaj jen la urso ĝin per sia forto bruta
Ekbatis tiel, ke krani' amika tuta
Ekkrevis, kaj l'amik' por ĉiam restis muta.
- 12. La orakolo.
En ia idolejo estis ligna dio;
Kaj jen profeti li komencis tre kuraĝe
Kaj ĉiujn eĉ konsili saĝe.
Kovrita estas li por tio
Per ora ŝtofo, per arĝento