Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/30

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De l'kapo ĝis la fundamento,
Per preĝoj, per oferoj tute ĉirkauita,
Per timiano sufokita.
La orakolon ĉiuj fidas;
Subite — mirindaĵo kia!
Absurdas orakolo nia:
Ĉi-tion vizitantoj ĉiuj vidas,
Car ĉiam, se al li pro io iu venas,
La orakol' nenion jam divenas;
Do ĉiuj vizitantoj miris,
Pro kio la talent' de li foriris!
Sed ĉio simpla estis:
En la malplena orakolo ĉiam nestis
Profeto-idolulo,
Kiam
Profeto saĝa estis, la idol' neniam
Malsaĝe profetadis tiam;
Sed nun li estas malsaĝulo.

Mi aŭdis — vere — kvazaŭ iam
Juĝisto tia estis
Tre saĝa kaj tre sperta, nur ĝis kiam
Ce [tiel] li sekretario saĝa restis.