Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

forto, kaj ne diru ke studento gaje pasiginta sian junecon en la universitato havas „rajton” sur la salajro dekoble pli alta ol la filo de ministo kiu kadukiĝis en minejo de la aĝo de dekunu jaroj. Same oni volus diri ke negociisto kiu dudek jaroj „lernadis” en domo de komerco, havas rajton enspezadi kvardek (100 frankojn) spesmilojn potage pagante al ĉiu el siaj laboristoj nur du spesmilojn (5 frankojn).

Neniu iam ajn kalkulis la produktadelspezojn je la laborforto. Kaj se iu nenionfarulo kostas al la socio multe pli ol iu honesta laboristo, tiam restas ankoraŭ scii, ĉio kalkulita — mortado de la laboristinfanoj, sangmalabundeco kiu malvivigas ilin, kaj antaŭ tempaj mortoj — ĉu forta taglaboristo ne kostas al la socio pli ol profesiisto.

Ĉu oni volus nin kredigi, ekzemple, ke la salajro de unu franko kaj duono kiom oni pagas al la parisa laboristino, aŭ la tridek centimoj [1] de la kamparanino d’ Auvergne kiu blindiĝas laborante puntojn, prezentas la „produktadelspezojn” je tiuj virinoj? Ni scias bone ke ili ofte laboras por ankoraŭ pli malgranda salajro, sed ni ankaŭ scias ke ili faras tion nur tial, ĉar dank’ al nia bonega organizo ili mortus pro malsato sen tiuj mokaj salajroj.

En la nuntempa socia kiam ni vidas ke iu Ferry aŭ iu Floquet estas pagataj je cent mil frankoj pojare, dum la laboristo devas kontentigi sin de mil aŭ malpli; kiam ni vidas ke la laboristobservisto estas pagata du aŭ trioble pli ol la laboristo, kaj ke inter la laboristoj mem, ekzistas ĉiaj gradoj, de dek frankoj po tago ĝis tridek centimoj de la kamparanino — tio ribeligas nin.

Ni kondamnas tian disgradigadon. Ne nur ni malapro-

  1. Unu franko = 100 centimoj = 0.396 sm (spesmilo). Vidu: Internacia monsistemo por esperantisto.