Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

disponado de teroj apartenantaj al la servutuloj estis trouzaĵo.

Aŭ por preni ekzemplon pli konatan: kiam la komuno de 1871 decidis pagi al la konsilmembroj de la komuno dekkvin frankojn potage, dum la feredaciuloj sur la remparoj ricevis nur unu frankon kaj duonon, kelkaj aklamis tiun decidon kiel agon de alta demokrateco egaleca. Sed efektive, per tiu decido la komuno nur sankciis la malnovan malegalecon inter la oficisto kaj la soldato, la reganto kaj la regato. Por ĉambro de oportunistoj simila decido estas bonega: sed por la komuno ĝi estis mensogo. La komuno mensogis sian revolucian principon, kaj per tio eĉ ĝi kondamnis ĝin.

Oni povas diri grosso modo ke la homo kiu dum la daŭro de sia tuta vivo, ne permesis al si esti senokupa dum dek horoj potage, donis al la socio multe pli ol kiu ne permesis al si estis senokupa kvin horojn potage, aŭ kiu tute ne malpermesis al si resti senokupa. Sed oni ne povas preni kion li faris dum du horoj kaj diri ke tiu produktaĵo valoras duoble pli ol la produktaĵo de unu laborhoro de alia individuo kaj lin proporcie rekompenci. Tiel fari, signifus ĉion ignori kio estas malsimpla en la industrio, en la agrikulturo, — en la tute vivo de la nuntempa socio; tio signifus ignori ĝis kiu grado la tuta laboro de la individuo estas la rezultato de la antikva kaj nuntempa laborado de la tuta socio. Tio signifus kredi ke ni estas en la ŝtonepoko, dum ni vivas en la epoko de la ŝtalo.




Efektive, prenu kioj ajn — karbominejon, ekzemple — kaj rigardu ĉu estas ia eblo mezuri kaj taksi la servojn faritajn de ĉiu individuo laboranta je la eligo de la karbo

Rigardu tiun homon postenigitan ĉe la grandega maŝino kiu supren kaj malsuprenigas la kaĝon en minejo