Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faritaĵoj estos la mezurilo de l’ elspezoj de kiuj la socio sin ŝarĝos por moderigi la principon de faraĵoj.”

La bonfarado — ho! La bonfarado organizita de la ŝtato.

Plibonigi la infantrovitulejon, organizi la asekuradon de la maljuneco kaj malsaneco, — kaj la principo estas moderigita!




Do neante la komunismon, mokinte la formulon de „al ĉiu laŭ ĝia bezono” — jen, ĉu ili ne rimarkas ankaŭ ke iliaj grandaj ekonomistoj forgesis ion — la bezonojn de la produktantoj. Kaj poste, ili rapidas ilin rekoni. Nur la ŝtato estos kiu ilin determinos; la ŝtato estos kiu sin rajtigos determini, ĉu la bezonoj ne estas malproporciaj al la faritaĵoj, kaj kontentigi ilin en tiu kazo.

La ŝtato estos kiu faros tiun almozon al tiu kiu volos rekoni sian malaltgradecon. De tie, ĝis la leĝo pri la malriĉuloj kaj ĝis la angla „workhouse” estas nur unu paŝo.

Ne estas pli ol unu paŝo, ĉar eĉ tiu fi-patrina socio kiu nin ribeligas, ankaŭ sentis sin devigata moderigi ĝian principon de la individualismo. Ĝi ankaŭ devis fari cedaĵojn en senco komunista kaj sub la sama formo de bonfarado.

Ĝi ankaŭ disdonas la tagmanĝojn de kvin centimoj por antaŭgardi sin kontraŭ la disrabo de siaj butikoj. Ĝi ankaŭ konstruis malsanulejojn — tre ofte tre malbonajn, sed kelkfoje luksajn — por antaŭgardi kontraŭ dezertigo per infektaj malsanoj. Ĝi ankaŭ ĉiam paginta nur la laborhorojn kolektas la infanojn de tiuj, kiujn ĝi plene mizerigis. Ĝi ankaŭ atentas la bezonojn — per bonfarado.




La mizero de la mizeruloj — ni jam diris — estis la unua kaŭzo de riĉaĵoj. Ĝi kreis la unuan kapitaliston. Ĉar