Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vitanco, ĉu per monero de la respubliko aŭ de la imperio. Ili celadas savi en la venonta katastrofo la individuan posedon de la loĝataj domoj, de bieno, de laborejoj, aŭ almenaŭ de la domoj loĝataj kaj de kapitalo necesa por la manufaktura produktado. Kaj por konservi tiujn porpraĵojn, la laborkvitancoj tre bone utilos.

Se la laborkvitanco povas esti ŝanĝata kontraŭ juveloj kaj kaleŝoj, tiam la domposedanto volonte akceptos ĝin kiel lupagon. Kaj dum la domo loĝata, la kampo, la fabrikejo estos apartenantaj al la burĝoj, tiel longe oni povos, de iu ajn maniero pagante, igi ilin ke ili permesu al vi labori sur iliaj kampoj aŭ en iliaj fabrikejoj kaj loĝi en iliaj domaj. Oni povos salajri la laboriston, pagi por lia laboro, ĉu per oro, ĉu per papermono, ĉu per laborkvitancoj ŝanĝeblaj kontraŭ ĉiuspecaj oportunaĵoj.

Sed kiel oni povas prediki tiun novan formon de salajro — la laborkvitancon — se oni supozas ke la domo, la kampo kaj la fabrikejo ne estas plu privata propraĵo, ke ili apartenas al la komuno aŭ al la nacio.

II.

Ni ekzamenu de pli proksime tiun sistemon de rekompenco de la laboro, sistemon rekomendatan de la kolektivistoj francaj, germanaj, anglaj kaj italaj. [1]

Proksimume ĝi estas tia: ĉiu laboras, ĉu sur la kampoj, ĉu en la fabrikejoj, en la lernejoj, malsanulejoj ktp. ktp. La labortago estas reguligata de la ŝtato al kiu apartenas la tero, la fabrikejoj, la komunikvojoj kaj ĉio

cetera. Ĉiu laboranto plenuminte sian labortagon rice-

  1. La hispanaj anarĥiistoj konservantaj la nomon de kolektivistoj komprenas sub tiu nomo komunan posedon de la laboriloj kaj „la liberecon por ĉiu grupo, interdividadi la laborproduktojn laŭ la principoj komunistaj, aŭ alimaniere.