Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vas laborkvitancon, kiu enhvas, ni diru, jenajn vortojn: Ok horoj de laboro. Per tiu kvitanco li povas havigi por si en la magazenoj de la ŝtato, aŭ de diversaj korporacioj, ĉiuspecajn komercaĵojn. La kvitanco estas dividebla tiumaniere, ke oni povos aĉeti por unu laborhoro viandon, por dek minutoj alumetojn, aŭ por duon horo tabakon. Anstataŭ diri: por tiom da spesdekoj sapon, oni diros, post la Revolucio kolektivista: por kvinminutoj sapon.

La plimulto de la kolektivistoj, fidelaj al la farata de la burĝaj ekonomiistoj (kaj Marx ankaŭ) distingo inter la laboro nesimpla kaj simpla diras al ni ke la laboro ne simpla aŭ profesia, devos esti pagata tiomoble pli ol la laboro simpla… Tiumaniere, unu laborhoro de la kuracisto devas esti konsiderata kiel egalvalora al tri laborhoroj de la malsanulflegisto aŭ de la terfosisto. „Laboro profesia aŭ nesimpla estos plioblaĵo de la laboro simpla,” diras al ni la kolektivisto Groenlund, ĉar tiu laborspeco postulas pli aŭ malpli longan lernotempon.

Aliaj kolektivistoj, kiel francaj Marx’anoj, ne faras tiun distingon. Ili proklamas „la salajregalecon”. La kuracisto, la instruisto estos pagataj per laborkvitancoj laŭ la sama takso kiel la terfosisto. Ok la borhoroj pasigitaj en malsanulejo valoras tiom same kiom ok laborhoroj de terfosado, aŭ en la minejo, en la fabrikejo.

Kelkaj ankoraŭ opinias, ke la laboro malagrabla aŭ malsaniga — ekzemple en kloakoj, povas esti pagata laŭ pli alta takso ol la laboro agrabla. Unu laborhoro en kloako valoros, ili diras, kiel du laborhoroj de la profesoro.

Ni aldonu ke kelkaj kolektivistoj aprobas la rekompencadon de korporaciaj, ne de unuopaj laborantoj. Tiumaniere, iu korporacio dirus: „Jen cent tunoj de ŝtalo. Por produkti ĝin ni estis cent laborintoj kaj ni elspezis dek tagojn. Nia labortago estinte okhora, tio faras entute