Paĝo:LM 1937-4 Janusz Korczak - Du noveloj.pdf/1

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Du noveloj
— Janusz Korczak —

NOKTA RENKONTO

Mi renkontis lin malfrue vespere en senhoma strato. Li proksimiĝis al mi kaj demandis: »Kioma horo estas, bela sinjoro, sur via horloĝo?«

— Ne pri horo vi volas paroli, sed pri horloĝo ĉu ne vere? mi diris, evitante plian interparoladon.

Kompreneble, sinjoro. Oh! ruzulo vi estas, karulo mia.

— Nature, mi ne el unu forno manĝis panon.

»Nu, sufiĉas jam la parolado; donu la horloĝon kaj iru for.«

Mia hazarda konatulo havis imponan staturon, kiun eĉ la vespera duonlumo ne povis sufiĉe kaŝi, tial mi decidis esti afabla al li, des pli, ke lia voĉo fariĝis firma kaj el post ĝi eliĝis la unuaj briloj de malpacienco.

— Estimata kaj amata sinjoro, mi komencis.

Estimon kaŝu en poŝon, mi ĝin ne bezonas — li interrompis.

— Sed, permesu al mi diri — mi lin afable petis — mi volas, ke vi komprenu, ke mi ne havas horloĝon. Mi ne kaŝas, ke se eĉ mi estus posedanto de tiel multvalora ilo, kia estas horloĝo, mi ĝin lasus hejme kaj ne portus ĝin kun mi, irante en tiajn lokojn, kie ni havas nun la plezuron interparoli tiel agrable.

La belstatura persono eligis ion similan al murmuro. Mi profitis la momentan nedecidon de mia stranga konatulo kaj daŭrigis:

Por esti tute precizata, mi devas konfesie ke en la dekstra poŝo mi havas dekgroŝan moneron, kies destino estas eniri en la manon de la domgardisto, kiam li malfermos ai mi la pordegon. Mi opinias, ke vi ne volos perdigi al la malfacile laboranta homo la juste al li apartenantan honorarion, des pli, ke la ekposedo de tia malgranda sumo malaltigus vin en viaj propraj okuloj, ĝi farus malutilon al via nobla profesio, mi pensas…

— Vi opinias min ŝtelisto? ĉu ne.

Ho, sinjoro, mi interrompis ekscitita — ni ne nomu la aferojn tiel draste — nia lingvo estas sufiĉe fleksebla, por ke oni povu esprimi tion, kio, el tiaj aŭ aliaj kaŭzoj, povas esti incita. Mi vin opinias individuisto, iom nervozulo. Kaj mi estas preskaŭ certa pri tio, ĉu ne vere?

Jes, nature, sed ja ne ŝajna al vi, ke mi estas… ho! ho!

— Nu, kompreneble.

Ofte la cirkonstancoj aranĝas la vivon tiamaniere, ke oni mem pene orientiĝas en tiu labirinto — oni, kun superaj aspiroj, ĉiam riskas diversajn okazaĵojn.

— Nature, ke oni riskas, riskas… kiel vi vidas, mi penadis diversmaniere, sed mi havis malfortan sanon kaj estis sen konatuloj kaj sen mono. Kaj mono estas nur mono, sen ĝi oni ne povas ekzisti. Foje mi malsaniĝis — mi iris al kuracisto, li rekomendis iajn gutojn. Ili nenion helpis. Mi iris al alia — li rekomendis pulvorojn — ankaŭ ili ne taŭgis — tiam mi iris al la tria. Li estis tre bonkora homo kaj li diris al mi jenon: kara sinjoro — vi bezonas tian okupon, kiu donos al vi freŝan aeron kaj multe da movado. Nu, kion fari? En Italujon mi ne forveturos, ĉar mi ne havas monon, do mi elserĉis tian okupon, kiu ne malutilas mian sanon. Oh! sano estas trezoro, kiun oni devas multe ŝati.

— Ho, nature — mi respondis — la sano estas kara al ĉiu (mi prenis lin amike subbrake kaj ni iris malrapidpaŝe). Mi ŝatas en vi ĝuste, ke vi tion komprenas. Sinjoro, freŝa aero kaj movado estas netakseblaj trezoroj.

Nu, jes ĉu vi scias, ke ne estas pli bona afero, ol kuŝi en malsanulejo. Se en niaj metiejoj estus tia aero kaj lumo, kiel tie, mi nun ne bezonus min kuraci.

Kaj li rapide forŝoviĝis de mi, penetreme min rigardis kaj demandis malkviete: Sed diru kion vi volas, tamen vi opinias min ŝtelisto.

— Ba! tiel estu, sed la nomo sole pruvos ankoraŭ nenion — en ĉiu metio ekzistas diversaj homoj: bonaj, pli bonaj, malbonaj, pli malbonaj.

Nu, jes, nafrure — konsentis mia nokta kamarado.

— Pro kio via metio estus pli malbona, ol la aliaj? Ĉi tie bezonaj estas peno, taŭgeco, sprito, lerteco, eĉ sufiĉa instruiteco kaj estas ankaŭ ia risko.

Ho, nature, ke estas risko…

— Kompreneble, mi diros al vi eĉ, ke la supereco de via metio estas en tio, ke nur personaj kvalitoj decidas pri sukceso. — ne rilatoj kaj protekto.

Ho, jes, vi pravas.

— Eble iu diros, ke via sukceso estas kunligita kun ies perdo. Kaj tion oni povus ne konsenti. Se mi ekzemple okupas en tramo la lastan liberan lokon por dudek groŝoj, mi samtempe, devigas la alvenonton stari sur la perono dum malvarmo — alivorte mi ŝtelas de li la liberan lokon. Se mi estas advokato kaj mi prenas sur min la gvidadon de ies afero, mi per tio priŝtelas alian advokaton, al kiu sin turnus mia kliento, se mi ne ekzistus. Se mi estas kuracisto, mi ŝtelas de miaj