ne havos la fortojn iri antaŭen, sed la silento post la bruo kaj la mallumo post la lumego estos ankoraŭ tiom pli falanta en la okulojn kaj mortiga por nia afero. Nia afero tiam subite rapidege falos, kiel globo ruliĝanta de altaĵo, kaj ĉio, kion ni kun tiom da peno faris, estos perdita je eterne. Sed se ni kreos por nia afero ian, kvankam ne riĉan sed konstantan fonton, kiu, ĉiam freŝe kaj egalforte, neniam sekiĝante, donos al ni la eblon sendekliniĝe resti eterne sub nia standardo, sen financaj malhelpoj regule ĉiam eldonadi nian centran gazeton kaj fondi aliajn gazetojn, regule eldonadi ĉiumonate kelkan novan nombron da verkoj kaj per tia maniero senhalte kaj regule grandigadi nian literaturon kaj tiel plu — tiam nia afero baldaŭ fariĝos fakto plenumita, la mondo konvinkiĝos, ke nia afero estas potenca forto, kiu ĉiam kreskas kaj jam absolute neniam devas timi ian falon, kaj la „saĝa“ publiko, la potenculoj kaj registaroj, kiaj nun montras al ni ankoraŭ indiferentecon kaj eĉ malamikecon el timo de fiasko, tiam baldaŭ kun danko aliĝos al ni en grandegaj amasoj kaj eterne nin dankos por nia fakto plenumita. Kiam tia forto estos kreita, tiam ni povos esti tute trankvilaj pro la estonteco de nia afero, tiam ni ne devos jam eterne timi, eterne zorgi, perdi la kuraĝon
Paĝo:La Esperantisto - Aŭgusto 1891.pdf/2
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita