Paĝo:La Esperantisto - Aŭgusto 1891.pdf/3

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povis, kaj kun gajaj paroloj en la buŝo daŭrigadis sian laboradon, kvankam li jam devis fari por tio ĉi ĉiam novajn kaj novajn ŝuldojn. Lia situacio fariĝis ĉiam pli kaj pli neelportebla: ĉar ne sole li ne povis revi pri la kovro de la faritaj ŝuldoj, sed al tio ĉi aliĝis ankoraŭ la jena cirkonstanco: okupata la tutan tagon je nia afero, en kiu li devas esti ĉio en unu persono, havante tial por io alia nek liberan kapon, nek sufiĉan tempon, li devis tute malŝati sian profesion, de kiu li devus vivi kaj nutri sian familion. Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed al ĉiu ebleco estas timo, kaj nun la limo venis. Plu la afero tiel iri ne povis, ĉar venis la tempo de absoluta neebleco.

Oni devas sekve krei rimedojn por la eldonado de la gazeto kaj ankaŭ trovi ian bonan, kompetentan kaj fideblan, sed ankaŭ libertempan kaj finance senzorgan, kondukanton por nia afero, ĉar mia situacio atingis la lastan gradon de neebleco kaj ĉe la nunaj kondiĉoj la kondukado de nia afero estas por mi neebla, malgraŭ mia tuta volo. Sed ĉar ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus kaj povus min anstataŭi en la diversaj multaj