Paĝo:La Esperantisto - Marto 1890.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj.

§ 1. La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon, kiu, estante sennacia kaj pure home, servus por ĉiuj komunikiĝoj inter personoj de malsamaj popoloj kaj por ĉiuj verkoj, kiuj havas signifon ne sole por unu lando kaj nacio. La fina celo de la Ligo estos atingita tiam, kiam, por ĉiu homo estos sufiĉe scii ekster sia propra lingvo nur la lingvon neŭtrale homan por jam sen bezono de ia alia lingvo povi libere kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo.

§ 2. Por neŭtrala lingvo de l’ mondo estas elektita la lingvo „Esperanto“, ĉar ĝi montris sin la plej oportuna por tiu ĉi celo; sed lasi tiun ĉi lingvon en ĝia unua formo aŭ ŝanĝi ĝin dependas de la decidoj de la Ligo.

§ 3. La tuta sorto de la lingvo Esperanto sin trovas en la manoj de la Ligo kaj neniu havas super tiu ĉi lingvo ian personan privilegion aŭ aŭtoritaton. La Ligo povas enkonduki en la lingvon ĉiujn plibonigojn kaj ŝanĝojn, kiuj estos necesaj, kaj la decidoj de la Ligo estas leĝdonantaj por ĉiuj amikoj de la lingvo internacia Esperanto.

Rimarko. Pro la utilo de la afero la Ligo devas penadi, kiom ĝi nur povos, ke ĉiuj perfektigoj en la lingvo Esperanto estu farataj ne per rompado kaj subitaj decidoj, sed sur vojo natura, per riĉigado de la literaturo kaj per ŝtupa elpuŝigado de formoj malbonaj per formoj pli bonaj. Tamen se la Ligo trovos necese fari iajn artajn ŝanĝojn en la lingvo, ĝi povas en ĉiu tempo ĝin fari, kaj neniu alia ekster la Ligo havas la rajton tion ĉi fari. Sed por gardi la lingvon de ŝanĝoj tro oftaj aŭ ne tre bezonaj kaj ne sufiĉe pripensitaj kaj elprovitaj, — en la regularon estas enkondukitaj la §§ 15 kaj 16.

§ 4. Por fariĝi membro de la Ligo, estas sufiĉe doni sian adreson al ia el la lokaj kluboj de la Ligo kaj promesi pagadi ĉiu monate ian sumon da mono (laŭ la voĉo kaj volo) al tiu persono, kiu en la nomo de la loka klubo ĉiumonate venados por kolekti la pagojn. La membroj, kiuj alskribiĝis al ia klubo en alia urbo, devas mem alsendadi ĉiumonate sian pagon al la estro de tiu klubo.

Rimarko. Por ke al la Ligo povu facile aliĝi ĉiu eĉ la plej indiferenta persono, kiu ial ne volas aparteni al ia „ligo“ aŭ „klubo“, la membroj de la Ligo estas nomataj simple „oferantoj“, kaj iliaj pagoj estas publikigataj en la raportoj de la Ligo sub la nomo de oferoj. La membroj, kiuj volas stari tute flanke, povas eĉ postuli, ke iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. En la sfero de la Ligo la membroj anonimaj aŭ pseŭdonimaj havas tiujn samajn rajtojn, kiel la membroj nekaŝitaj.

§ 5. La Ligo konsistas el apartaj lokaj kluboj, kiuj estas fondataj en diversaj urboj kaj urbetoj per la iniciativo de la tie loĝantaj amikoj de la lingvo tutmonda.

Rimarko. En unu sama urbo povas ekzistis kelkaj kluboj.</span

§ 6. „Klubo de la Ligo de Esperantistoj“ estas nomata ĉia kolekto da personoj, kiuj alportas al la kaso de l’ Ligo ne malpli ol 20 pfenigoj „germanaj“ ĉiumonate de ĉiu klubano kaj elektas inter si iun reprezentanton, per kiuj ili deziras komunikiĝadi kun la centra komitato (Akademio) de l’ Ligo kaj kun la aliaj kluboj. Tuj kiam la kasisto de l’ Ligo ricevis de la nove fondita klubo la unuan enporton kaj la adreson de la reprezentanto, la klubo tuj eniras en la Ligon kaj pri ĝia fondiĝo kaj pri la adreso de ĝia reprezentanto estas publikigata en la plej proksima numero de l’ organo de la Ligo.

Rimarko I. Tiuj kluboj kiuj pro iaj kaŭzoj (ekzemple pro la kondiĉoj de ilia lando) ne volas publike esti konataj sub la privata nomo de ilia reprezentanto (en tia okazo anstataŭ „En la urbo N* estas fondita klubo, kies reprezentanto estas s-ro A*” en la gazeto estas dirata: „S-ro A* el la urbo N* kaj kelkaj amikoj alsendis … frankojn kaj promesis oferadi ĉiumonate por la lingvo tutmonda ne malpli ol 20 pfenigojn de ĉiu klubano“). Tiaj privataj „oferantoj“ havas ĉiujn rajtojn de klubo.

Rimarko II. La organo de la Ligo estas „La Esperantisto“.

§ 7. En ĉiuj komunaj aferoj de la Ligo, kie estas postulata voĉdonado de la apartaj kluboj (ekzemple ĉe la ĉiujara elektado de Akademio k. c.) ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 20 klubanoj ĝi havas.

§ 8. Ĉiu klubo elektas inter si unu aŭ kelkajn personojn, kiuj prenas sur sin la devon kolektadi la 1an de ĉiu monato la monatajn pagojn de la membroj (oferantoj) de tiu klubo. Tiu ĉi mono estas alportata al la reprezentanto de la klubo, kiu la tutan kolektitan sumon kune kun la nomaro