Paĝo:La Esperantisto - Septembro 1889.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed la ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi. Trovis sin homoj, kiuj laboris super tiu ĉi afero, oferis al ĝi multaj jarojn, faris diversajn provojn de praktika efektivigado de tiu ĉi ideo, aŭ prilaboradis la demandon teorie. Danke la senlacan kaj sentiman laboran de tiuj ĉi personoj, la demando pri la lingvo tutmonda iom post iom komencis ricevadi tute alian vidon. Iom post iom oni venis al la konvinko, ke lingvo tutmonda tute ne estas absolute ne ebla. La homoj komencis kredi, ke la efektiviĝo de la sankta ideo ne sole estas tute ebla, sed ke al tiu ĉi efektiviĝo ne estas jam tre malproksime. (Ni parolas, kompreneble, nur pri tiuj personoj, kiuj kun intereso observadis la disvolvon de la ideo; ĉar por tiu grandega plimulto de la homoj, kiuj estas surdaj kaj blindaj por ĉia nova movo — por ili nia demando staras nun ankoraŭ sur tiu sama ŝtupo, sur kiu ĝi staris antaŭ mil jaroj. Per malsaĝa kaj nepripensita ridegado ili penas malhelpi la progresadon de la afero. Sed kiam la afero tute atingos la celon, — tiam tiuj ĉi sinjoroj skribados pri ĝi instruitajn traktatojn.)

Ĉe tia staro de la demando al la publiko antaŭ 10 jaroj estis proponita arta lingvo sub la nomo „Volapük“. La mondo estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda tutmonda kaj atendis senpacience ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: „jen vi havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru“! — tiam amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. Ripetiĝis tio, kio ofte ripetiĝas en la historio kaj en la vivo: kiam ni longe kaj senpacience atendas iun nekonatan bonfaranton, tiam se venos al ni la unua sin trovinta persono kaj anstataŭ ĉia legitimado li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas — ni blinde nin ĵetas al lia kolo!

Danke la tre favoran staton de la animoj, danke la tre laŭdindan kaj mirindan energion de la aŭtoro de Volapük kaj de kelkaj ĝiaj amikoj, kaj ankoraŭ pli danke la tre lerte uzatan reklamon, Volapük trovis multajn amikojn, kiuj trovinte unu fojon ian vojon, kiu promesas konduki ilin al nia celo, ekiris sur tiu vojo, tute ne demandante sin en la minutoj de flameco, ĉu ili efektive elektis la bonan vojon aŭ dekliniĝis flanken.

Volapük ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis multaj provoj antaŭ la Volapük kaj post ĝi. Sed ili ĉiuj, donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis nur neklarajn projektojn kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne povinte ricevi eĉ unu adepton. Aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük. Ĉar ĉiuj idealistoj, kiujn altiradis la ideo mem, jam estis volapükigitaj kaj tial ne sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis dispremi ĉian novan sistemon;