Paĝo:La Gimnazio.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estis validigita

mem, la gimnaziestro. Jes! Kaj mi sidiĝis kaj komencis paroli kun

li tiel kaj tiel — mi kapablas, dank’al Dio, paroli kun granda sinjoro, se mi nur volas, piki al mi la langon oni ne bezonas. «Kion vi deziras?» li min demandas kaj petas min sidiĝi, Kaj mi respondas al li mallaŭte en la orelon: «Plej moŝta moŝto», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas....» Tiam li denove demandas min: «Kion vi deziras?» Tiam mi respondas al li denove kaj mi alŝoviĝas al li ankoraŭ pli proksime: «plej moŝta moŝto», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinan knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas…» kaj mi forte akcentas la «tre»,por ke li min komprenu.... Sed li havas ja gojan[1] kapon, tial li ne komprenas, kion mi aludas, kaj li diras al mi jam kolere: «kion do vi deziras?» Tiam mi nerapide enŝovas la manon en la poŝon, nerapide elprenas kaj nerapide diras al li: «pardonu min», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas…» Kaj mi prenas kaj enŝovas al li kaj premas al li la manon… Unuvorte, li komprenis, kion mi pensas, kaj li elprenas notlibreton kaj li demandas min, kia estas mia nomo, kia estas la nomo de mia filo kaj en la kioman klason mi volas lin enirigi.... «Nu», mi diris al mi, «tio estas ja fine la ĝusta afero!» kaj mi klarigas al li, ke mia nomo estas Katz Arono Katz, kaj mia filo estas nomata Moseo t. e. Moŝko, kaj mi volas, ke li eniru en la trian klason. Tiam li diras al mi, ke se mi estas nomata Katz kaj mia filo estas nomata Moseo, t. e. Moŝko, kaj li volas eniri en la trian klason, mi alkonduku lin, li diras, en Januaro, kaj li tiam certe estos akceptita.

  1. «Goj» = ne-hebreo.