Paĝo:La Gimnazio.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estis validigita

«Morduĥ», li diras, kaj li alŝovas al mi la paperon rekte al la vizaĝo. Mi ripetas al li «Moŝko», li ripetas al mi «Morduĥ!» Unuvorte, Moŝko, Morduĥ, Morduĥ, Moŝko, ni tiel longe nin reciproke moŝkadis kaj morduĥadis, ĝis ni sciiĝis tre belan historion: kion oni devis fari al mia knabo, oni faris al tiu! Vi komprenas la aventuron? Oni efektive akceptis unu Katz’on, jes, sed erare oni akceptis alian, ne nian! vi devas scii, ke en nia urbo ekzistas du Katzoj!… Kion vi diros pri tia historio? Mi pretigis la liton, kaj tiu havos la plezuron! Vi devas scii, kiu estas «tiu», t. e. tiu Katz: senvalora nulo, metiisto, ŝajnas al mi, ke li estas bindisto aŭ io simila; per si mem li eĉ estas tute kvieta hometo, sed kiu lin konas, kiu scias pri li? absoluta senhavulo! Kaj nun lia filo estas akceptita! Ĉu ne povas krevi la galo? Diru vi mem!

Vi devis vidi la korŝirantan vizaĝon de mia knabo, kiam oni ordonis al li, ke li bonvolu depreni la ornamaĵeton de sia ĉapo! «Vi jam ne estas plu asesoro!…» Fianĉino dum la edziniga ceremonio certe ne devas elverŝi tiom da larmoj, kiom mia knabo elverŝis en tiu tago! Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj. «Nu», mi diris al «ŝi», «vi vidas, kian amuzon vi aranĝis? Ĉu mi ne diris al vi, ke via gimnazio estos por li buĉejo? Dio helpu», mi diras, «ke ĝi almenaŭ finiĝu por ni glate, ke li — Dio gardu — ne malsaniĝu....» — «Miaj malamikoj», ŝi diras, «malsaniĝu, se ili volas, sed mia infano nepre devas eniri en la gimnazion! se li ne eniris nun, li eniros, se Dio permesos, post unu jaro; se li ne eniris ĉi tie, li eniros en alia urbo! Eniri li nepre devas, esceptinte nur se mi — Dio gardu — fermos miajn okulojn kaj la tero min kovros!» Vi aŭdas la parolojn? Kaj kiel vi pensas, kiu venkis? mi aŭ ŝi? Ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?

Unuvorte, por ne paroli tro longe, — multe mi devis klopodi kaj suferi kun li. Mi estis kun li ĉie, kie nur ekzistas urbo, kie nur ekzistas gimnazio, ni estis, ni prezentiĝis, ekzameniĝis, kaj