kaj satiĝis kaj restigis al si. (15) Kaj ŝi leviĝis por elserĉadi, kaj Boàz ordonis al siaj servantoj, dirante: ankaŭ inter la garboj ŝi elserĉadu kaj vi ne hontigu ŝin. (16) Kaj de l’garbetoj vi ankaŭ defaligu por ŝi, kaj lasu, ke ŝi ĝin elserĉu, kaj ne riproĉu ŝin. (17) Kaj ŝi elserĉadis en la kampo ĝis la vespero kaj elbatis tion, kion ŝi elserĉis, kaj ĝi estis ĉirkaŭ unu «efa» (mezurilo) da hordeo. (18) Kaj ŝi ĝin portis kaj venis la urbon, kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi elserĉis, kaj ŝi (Ruth) elprenis (el la poŝo) tion, kion ŝi restigis de sia sateco kaj donis al ŝi. (19) Kaj ŝia bopatrino diris: kie vi serĉadis hodiaŭ kaj kie vi laboris, via konanto estu benata; kaj ŝi raportis al sia bopatrino, ĉe kiu ŝi laboris, kaj diris: la nomo de l’viro, ĉe kiu mi hodiaŭ laboris, estas Boàz. (20) Kaj Naòmi diris al sia bofilino: benita li estu de Dio, ĉar li ne forlasis sian afablon de l’vivantoj kaj (nek) de l’mortintoj. Kaj Naòmi diris: la viro estas proksima al ni, li estas el niaj parencoj. (21) Kaj Ruth la moabino diris: li ankaŭ diris al mi: «kun la servantinoj, kiuj estas ĉe mi, kuniru, ĝis ili finos la tutan mian rikoltadon». (22) Kaj Naòmi diris al sia bofilino Ruth: bone estas, mia filino, ke vi iru kun liaj servantinoj, por ke oni vin ne renkontu (severe) en alia kampo. (23) Kaj Ruth kuniris kun la servantinoj de Boàz por elserĉadi (spikojn) ĝis la fino de l’hordea kaj tritika rikoltado, kaj ŝi sidadis ĉe sia bopatrino.
Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/11
Ĉi tiu paĝo estis validigita