pordego, kaj la maljunuloj: ni estas atestantoj! Dio donu la edzinon, kiu venas vian domon, kiel Raĥhel kaj Lea, kiuj ambaŭ konstruis la domon Israel, akiru havon en Efrash, kaj havu bonan nomon en Beshleĥhem. (12) Kaj via domo estu, kiel la domo de Perec, kiun Thamar naskis de Jehuda, de l’semo, kiun Dio al vi donos de tiu ĉi junulino. (13) Kaj Boàz prenis Ruthon kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj li alvenis al ŝi, kaj Dio donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon. (14) Kaj la virinoj diris al Naòmi: laŭdo al Dio, ke li hodiaŭ ne malekzistigis por vi parencon, kaj lia nomo estu nomata (kaj ekzistanta) ĉe Israel. (15) Kaj li estos por vi agrabliganto de l’animo, kaj nutranto de via grizeco, ĉar lin naskis via bofilino, kiu vin amas kaj estas pli bona por vi, ol sep filoj. (16) Kaj Naòmi prenis la infanon kaj metis sur siajn genuojn kaj estis lia vartistino. (17) Kaj la najbarinoj donis al li nomon: [dirante: ĉe Naòmi naskiĝis filo, ili nomis lian nomon] Òbed (= laboranto, utilanto); li estis la patro de Jiŝaj patro de David. (18) Tiuj ĉi estas la naskigitoj de Perec; Perec naskigis Ĥhecron’on. (19) Ĥhecron naskigis Ram’on, Ram naskigis Àminadab’on, (20) Àminadab naskigis Naĥhŝon’on, Naĥhŝon naskigis Salma’on. (21) Salma naskigis Boàz’on, Boàz naskigis Òbed’on. (22) Òbed naskigis Jiŝaj’on, kaj Jiŝaj naskigis David’on.
Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/15
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon