Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

stancoj, precipe la ĉie en la mondo reganta manko de frajtvolumeno, plue la retiro de anglaj ŝipoj el transoceanaj veturoj, ekzemple de la Pacifika Oceano kaj la Hinda Oceano, kie nun la amerika kaj la japana flagoj akceptis la heredaĵon.

Aliflanke oni asertas de angla flanko, ke kelke da teknikaj aranĝoj, ekzemple la nuligo de la plenŝarĝa akvolinio, surkonstruaĵoj sur la ferdeko ktp. kondukis al pliiĝo de la frajtvolumeno. Tio estas pli da teorio ol praktiko; jam ĉar tiu perfortaĵo kontraŭ la konstrukondiĉoj de la ŝipoj ne favore influas ilian naĝopovon kaj ilian rapidecon. Malgraŭ tio ni volas, por esti tute certaj pri nia rezono, kompensi tion, kio per la fortimigo al fremdaj flagoj perdiĝis por la angla markomunikado. Tiu kalkulo ŝajnas des pli singarda, se oni pripensas, ke laŭ kompetenta angla takso la administrado de la tuta angla komencŝiparo de el burokrata centro per komplikaĵoj kaj malrapidigoj sekvigas perdon je utiligebla frajtvolumeno de 10 — 25%. Pluaj faktoroj, kiuj malhelpas la normalan ekspluaton de la frajtvolumeno, konsistas el la ĉiam ripetiĝantaj malfunkciigoj per niaj minbaradoj kaj per la malrapidigita ekspedo en anglaj havenoj, en la malfacileco, havigi al si sufiĉe ekzercitajn ŝipanojn kaj en la neceseco, valorajn ŝipojn irigi kun eskorto de armitaj veturiloj, per kio la efikpovo de tiu ŝipvolumeno konsiderinde malkreskas.

De speciala signifo estas la problemo de la novkonstruoj, pri kiu multege estas dirite kaj skribite.