Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni scias, ke la eldiroj de la angla ĉefministro pri tiu objekto estas ekstreme optimistaj. Se oni volus kredi al li, oni devus supozi, ke la produktado de la anglaj ŝipfarejoj en la unua jaro sumiĝas je pli ol 2 milionoj da tunoj kompare al 580000 tunoj en la pasinta jaro. Lia kolego, la municia ministro, pli modeste determinas la celotan produktadon per 1,5 milionoj. Kompetentuloj taksas ĝin ankoraŭ malpli alta. Ke la angla registaro ne havas pedantajn skrupulojn, troigi en tiaj aferoj, instruas la historio de ĝia agrikultura produktadprogramo, kies nombroj nun eĉ de registara flanko jam estas dirataj nur idealo, al kiu oni aspiras proksimiĝi. Sed ni supozu, tre favore por Anglujo, ke la novkonstruoj de la unua jaro en kreskanta pliiĝo atingos 1,5 milionojn da tunoj. La sama supozo, same tre singarde, valoru por Usono, kie la konstruprogramo ĝis nun ja kondukis nur al gravaj malakordoj inter la prirespondantoj kaj ĵus elvokis la eksiĝon de generalo Goethals kaj de la prezidanto de la naviga oficejo Denman. Ni scias, ke la angla registaro sentas tre ĝene, ke ĝiaj iamaj esperoj pri la helpo de amerika frajtvolumeno ne realiĝis. Fine konsiderataj devas esti la germanaj kaj aŭstri-hungaraj ŝipoj, kiuj en difektita stato estis konfiskataj en Usono kaj Brazilo: pri ili ni supozu, ke en la daŭro de l’ somero ĝis la fino de Septembro ĉirkaŭ 750000 tunoj estos irpretaj. Tio rezultigus el la amerikaj novkonstruoj kaj tiuj renovigitaj ŝipoj frajtvolumenon de 2¼ milionoj da kuntaraj registrotunoj; se oni supozas, ke el ili