Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Fine oni volis rigardi la problemon ankoraŭ el jenaj vidpunktoj. La tiama marinoministro admiralo Lacaze al la franca Ĉambro kiel la disponatan de la aliancanaj kaj neŭtralaj landoj tunkvanton deklaris 40½ milionojn, por pruvi, ke oni ne povas subigi Entente per la U-boata milito. Tiu nombro kredeble estas trovita per tio, ke oni subtrahis de la tutmonda tunkvanto la ŝipojn de la Kvarligo kaj la enfermitajn en la Baltika kaj la Nigra Maroj ŝipojn de Entente. Ĝi estu akceptata kiel proksimume ĝusta. Sed malĝusta estas la derivita el ĝi konkludo de la admiralo, ke kiu tuta frajtvolumeno devas esti detruata por fleksi Entente, tiom malĝusta, ke ĝi ne nur en la spertaj pri markomunikado neŭtralaj ŝtatoj, sed ankaŭ en ANglujo estis aŭ ne atentata aŭ eĉ eksprese refutata. Ke la U-boata milito direktiĝis nur kontraŭ la eŭroaj membroj de Entente kaj precipe kontraŭ la frajtvolumeno provizanta Anglujon, ĉi supre estas elmontrita; sed ke tiu ne estas identa kun la tutmonda, estas evidente; ĉar pro komplezo al Anglujo ekz. Ameriko kaj Japanujo nek volas nek povos rezigni siajn marinterrilatojn. La komerca komunikado de tuj kaj la aliaj bordoŝtatoj sur la Pacifiko, sed ankaŭ sur la Hinda Oceano estas tiom ampleksa kaj plie ĉe la cirkonstancoj de la milittempoj kaj la ekpansiemo de ilia ekonomio tiom kreskas, ke ĝi povas esti plene efektivigata de la propra tunkvanto kaj en konsiderinda grado devas partoprenigi fremdajn ŝipojn, ekz. norvegajn, des pli, ke la forte kunhelpanta en paca tempo angla tunkvanto nun mankas. Ankaŭ