Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fanojn? Ĝi ja estas malgranda kaj malforta kaj ĉiam ĝi estis apenaŭ viva.

Alvenis la patrino, forprenis la knabon, sed devis ĝin porti la domon. La duan tagon Janko ne leviĝis, kaj la trian vespere li jam mortadis trankvile sur la mizera lito sub saktola kovrilo.

La hirundoj babiladis en la ĉerizujo, kiu kreskis apud la pordo, radio de l’ suno eniradis tra l’ vitro de fenestro kaj superverŝadis per ora lumo la kapeton de l’ infano kaj la vizaĝon, en kiu ne restis guto da sango. Tiu radio estis kiel vojo sur kiu la malgranda animo de l’ knabeto devis foriri. Bone, ke almenaŭ en la momento de l’ morto ĝi foriradis sur la larĝa suna vojo, ĉar en la vivo ĝi iradis ja sur pikaĵoj. Dume la malgrasa brusto movadis sin ankoraŭ per spiro, kaj la vizaĝo de l’ infano estis kiel aŭskultanta la eĥojn de la vilaĝo, kiuj eniradis tra l’ malfermita fenestro. Estis vespero, tial la knabinoj revenante de l’ fojno kantis: „Hoj, sur la verda herbejo!“ kaj el la flanko de l’ rivereto alvenadis la ludo de fajfiloj. Janko aŭskultis la lastan fojon kiel ludas la vilaĝo. Sur la litkovrilo kuŝis la violono el tegmenta tabuleto.

Subite la vizaĝo de la mortanta infano ellumiĝis, kaj el la blankiĝintaj lipoj elvenis mallaŭta voĉeto:

— Patrineto?....

— Kion, mia filo? — respondis la patrino, kiun premadis la larmoj!....

— Patrineto! Dio donos al mi en la ĉielo veran violonon!

— Donos al vi, fileto, donos! — rediris la patrino — sed ŝi ne povis paroli pli longe, ĉar subite el ŝia malmola brusto elrompis sin la kolektita malĝojo, tial nur ĝeminte: ,Ho Jezu! Jezu!“ ŝi falis per la vizaĝo sur la keston kaj komencis ploregi, kiel se ŝi estus perdinta la prudenton aŭ kiel homo, kiu vidas, ke li jam ne elŝiros al la morto sian amataĵon…

Kaj ŝi ne elŝiris ĝin, ĉar kiam levinte sin ree ŝi ekrigardis la infanon, la okuloj de la malgranda muzikanto