Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estis validigita

mia domo estas bone gardata laŭ severa ordono de l’ reĝo.

Kiam Vidarbanino ĉi-tion diris, Nalo respondis al ŝi:

— Sciu, ke mi estas Nalo, o grandanima. Mi venis ĉi-tien kiel sendito de dioj. La dioj Sakro, Agni, Verumo, Yamo deziras vin posedi. Unu el tiuj-ĉi dioj kiel edzon elektu, o tre bela! Per ilia potenco mi eniris nerimarkita kaj neniu min vidis enirantan kaj neniu malhelpis al mi. Do, ho tre benata, mi estas sendita de la plej perfektaj ĉiel-sinjoroj. Ĉi-tion aŭdinte, ho bela, bonvolu diri vian volon kaj decidu, kiel vi juĝas.



IV.

Ŝi, la dion adorante, ridetis kaj diris:

— Prenu virinon, kiel koro al vi ordonas! Raĝo, kion mi faros por vi? ĉar nenion mi havas en mi, kio estus mia! ĉio estas via! Faru do voton, kiel oni antaŭdiris al mi. La paroloj de l’ or-ansero en arbaro bruligas min, o reĝo! Ĉar kaŭze de vi la reĝoj kunvenis ĉi-tie; se vi forpuŝas min, kiu vin amas, o honor-donanto, sciu, mi serĉos venenon, akvon, fajron.

Tion aŭdinte de Bhimidino, respondis Nalo:

— Ĉar dioj oferas sin al vi, kiel vi povas deziri homon? Mi ne estas valora la piedpolvon de ĉi-tiuj mond-kreintoj, grandanimaj sinjoroj. Al ili turnu vi spiriton vian, ĉar la mortemo, kiu agas spite dia volo, mortigas sin mem. Aŭskultu min, o plej