Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estis validigita

antaŭ la sinjoroj de esto-sferoj elektos vin, o princo de homaj gentoj, kaj neniu peko estos en ni.

Post ĉi-tiuj vortoj de la reĝidino revenis Nalo tien, kie la dioj estis kolektitaj.

Lin alvenantan ekvokis la mondgardistoj, grandaj sinjoroj, kaj ekvidinte lin, demandis pri la tuta afero.

— Ĉu vi vidis ŝin, o reĝo, serene ridetantan Damayantin? Kion ŝi diris al ni ĉiu? Parolu, ho senpeka tero-estro.

Diris Nalo:

— Viaj moŝtoj dioj, de vi mi estis sendita en la domon de Damayanti. Mi eniris tra la grandan pordegon, kvankam ĝin gardis maljunaj gardistoj. Neniu min vidis enirantan, sendube dank’ al via potenco; la reĝidino sole vidis min. Kaj mi vidis ŝian amikaron, kaj de ili mi estis vidita. Kaj min ekvidinte, treege mirigitaj estis ĉiuj fraŭlinoj. Mi rakontis pri via komiso, kaj ŝi, bel-buŝa, freneza — nur min volas elekti, ho plej altaj dioj. Kaj diris ŝi: „Vi kaj la dioj kolektiĝintaj alvenu tien, kie okazos mia edzo-elektado. Tiam antaŭ la sinjoroj de esto-sferoj mi elektos vin, o princo de homaj gentoj, kaj neniu peko estos en ni.“ Tion diris ŝi, tion mi ripetas precize laŭvere, sed vi havas potencon kaj gloron, ho mondo-estroj eternaj!



V.

Kiam venis la tempo benata, la tago pura, lunigata, en momento konforma, reĝo Bhimo kunvokis la tergardistojn al la edzo-elektado. Pri tio