Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

medojn por senefikigi tiun emon per starigo de kategorio da laboristoj, kiujn oni nomas «udarnikoj» (laborinstigistoj, ŝtormuloj, trenistoj, pelistoj). La rolo de tiuj uloj estas liveri bazon por starigo de normoj. Ili ĝenerale estas fortikaj junaj homoj, kiuj produktas po 200 pecoj hore, kiam la normo estas 80. Por esti kvalifita «udarniko», necesas unue preterpasi la normojn k la kutiman rapidon de siaj laborkunuloj; due, esti tute ortodoksa, rilate al la poliko de l’ partio. Kiel rekompencon por tiaj belaj kvalitoj, la «udarniko» ricevos kelkajn avantaĝojn: li, ekzemple, ĝuos ĉe la tagmanĝo deserton (kio estas aĵo tute nekonata de aliaj laboristoj jam de pluraj jaroj); tiu manĝo enhavos pli ofte teleron kun viando; en lian kaĉon oni verŝos kuleron da oleo (kio signifas, ke la aliaj laboristoj havas neniom da graso en sia propra kaĉo); li povos aĉeti pli grandan kvanton da aĵoj en la kooperativoj, ekzemple, unu kilogramon plian da viando monate t. e. du k duono kilogramojn anstataŭ unu k duono, kvin cent aŭ mil gramojn da bombonoj monate plie de l’ kilogramo da sukero, kiun li rajtas ricevi ankaŭ monate (kio estas tre ŝatinda en lando, kie oni trinkas multe da teo). Se lia familio konsistas el tro da anoj por ke li ne povu aĉeti por sia propra konsumado tiujn aĵojn, la «udarniko» tamen aĉetos ilin k revendos 4,5,6-foje pli kare sur la libera bazaro; tiel li faros profitan negocon. Aliajn pli malpli gravajn avantaĝojn li ankaŭ ĝuos, interalie tiun, ke li havos pli da ŝancoj esti akceptata en la partion, kio estas la unua ŝtupo por atingi vere privilegian pozicion.

Sed tiujn rekompencojn k esperojn li devos elaĉeti per senĉesa servemo antaŭ la estroj k per daŭra konkurado en la superpaso de la normoj; li plie devos ĉiel instigadi la maldiligentulojn k spionadi siajn laborkunulojn, neniam forgesante emfazi, ke la partio havas tute ĝustan, seneraran politikon; okaze li ankaŭ iniciatos skribi al «K-do» Stalin, por proponi, ke estu eldonota nova prunto, asertante, ke tiel estas la ĝenerala deziro en la fabriko. Fakte tio estos al li subinspirita pere de l’ partia ĉelo, kiu ricevis sekretajn instrukciojn pri neceso jam prepari grandan agitadon favore al la prunto, projektita de l’ Moskvaj oligarkoj.

Ĉi-okaze mi rimarkigu, kiom demagogie ili agas, aranĝante la tutan aferon, kvazaŭ la instigo venus de