Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la amaso mem, pro entuziasmo k oferemo por la «konstruado de l’ socialismo». Tia artifiko havos kiel rezulton, ke ĉe la pago de l’ salajro aŭtomate estos retenata 10% por la prunto. Neniu ja havus la kuraĝon diri, ke li ne volas partopreni tiun komedion; li estus kvalifota «kontraŭrevoluciulo» k ĉiu komprenas la ĝustan signifon de tiu vorto en U. S. S. R….

Futer: Ni ne forgesu, ke la laboristo estas kvazaŭ katenita al la fabriko per la enlanda pasporto, jam ekzistanta dum la cara tempo k restarigita en 1933. Kiu senpermese forlasas la fabrikon k la urbon, kiujn la pasporto difinas, tiu perdas ĉiun laŭleĝan eblon akiri vivrimedojn. Kiu havas «lupan pasporton», kiel sin esprimas sovetiaj K-doj, (tio signifas: ne esti en laŭleĝa situacio), tiu riskas trafi en malliberejon aŭ en punekzilon. La laboristo estas leĝe ligita al la fabriko; la kampulo, al la «kolĥozo» k tia stato signifas, ke la mezepoka servuto restariĝis sur unu sesono de l’ mondo. Sed ĝi prezentiĝas kun ruĝa masko k ĝiaj restarigintoj aplombe asertas, ke tiel konstruiĝas socialismo! Ili plie elmetas ĉie la emblemojn de l’ kampara k industria laboroj, la falĉileton k la martelon, k per tia k similaj artifikoj ne nur sukcesas ekspluati la sovetiajn proletojn, sed trompi grandan nombron da ekspluatatoj en la tuta mondo.

En neniu kapitalista lando, ne eĉ en Hitlerio k Musolinio, laboristoj estas tiom draste k senkompate traktataj kiel en Stalinio. El la amaso da leteroj, venintaj el Sovetio mem, k kiujn mi kolektis jam de dek jaroj, mi povus citi multajn faktojn, kiuj tute pravigas mian aserton; sed mi preferas mencii faktojn pri kiuj raportis la gazetaro laŭ informoj, senditaj de la oficiala informoficejo «Tas» mem.

Nemalofte okazas tie fervojakcidentoj. En kapitalistaj landoj, plej ofte la lokomotivisto, se li mem ne estas viktimo, estas senkulpigita post enketo. Kaj se tio ne okazas, la tuta laboristaro laŭte protestas k postulas la liberigon de la arestito. Kaj neniam okazis, ke laboristo estis mortkondamnita pro tiaspeca «kulpo». Kion ni vidas tiurilate en Sovetio? Jen mi citu laŭ depeŝoj:

1) «Moskvo, la 20-an de marto 1933. — La kulpuloj en la fervoja katastrofo, kiu okazis la 4-an de marto apud Moskvo, la lokomotivisto Fedjunin k lia helpanto