Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/43

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

polo» ĉe la hebreoj. La kvinjaraj planoj tre bone sukcesas doni al la sovetia popolo esperon pri estonta feliĉa vivo, kvankam ĝis la jaro 1928 t. e. antaŭ la komenciĝo de la unua plano, la vivnivelo estis pli alta ol nun.

Ruper: Vi mensogas!…

Futer: Dankon! Vi parolas tre afable; sed prefere vi memoru pri la nombroj, kiujn menciis Iver en siaj tabeloj. Kredo k deziro nenion valoras kontraŭ faktoj.

Estas ankaŭ fakto, ke la mistiko konsistigas potencan forton, kiun pastroj ĉiuspecaj scipovas lerte malbonuzi. Tiurilate la bolŝevikoj fariĝis majstroj. Farante religion el la instruoj de Marks k Lenin, fegante la mistikemon de l’ popolo, ili sukcesis tre bone firmigi sian regadon.

Kiuj ĉe la komenco de l’ XX-a jarcento opiniis, ke forpasis la tempo por spontana naskiĝo de religioj, tiuj grave eraris. La rasismo de Hitler k Rosenberg, la italianismo de Musolini k la marks-leninismo de Stalin montras okulfrape tiun eraron al tiuj, kiuj ne estas blindaj. Kaj tiuj tri malsamaj religioj havas komunan trajton: la Ŝtato estas diigita k ĉiopova; la ŝtatanoj devas ĉiarilate obei al tiu diaĵo k esti ĉiam pretaj oferi sian vivon por ĝia defendo.

Kredeble Iver ne kontraŭdiros al mia kompreno pri sovetiaj aferoj, sed mi ŝatus, ke li klarigu al ni, iom pli precize ol mi faris, la manieron laŭ kiu la kremlaj oligarkoj ŝtopas per «dialektikaĵoj marksismaj» la kranion de siaj regatoj.

Iver: Kiel Rosenberg liveras al Hitler la filozofian materialon por surbazigi la rasismon, same «kamarado» Stecki, la estro ĉe la propaganda k agita fako en la Centra Komitato de l’ partio, provizas Stalin per argumentoj el la t. n. historia materialismo por iel teorie pravigi liajn ukazojn. Perfekte li ja scipovas ĵongli per ideoj.

Kvankam la popolo ĝenerale akceptas tre obeeme la decidojn de la superaj instancoj, tamen troviĝas homoj, kiuj vidas la kontraŭdirojn de la Stalina regado kun la instruoj de Marks k de Lenin. En «Ŝtato k Revolucio» ĉi tiu lasta, ekzemple, klarigas, ke la subprema aparato de la ŝtato malaperos tuj kiam la kapitalista klaso estos definitive ekstermita, kiam la