Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/46

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas etburĝa sensencaĵo: mi mem facile rezignas libere pensi pri diversaj sciencoj, kies aksiomojn k principojn mi ne konas. Sovetio estas kvazaŭ grandega laboratorio en kiu oni aplikas la sciencan socialismon. Nun oni ankoraŭ eksperimentas tie; sed mi plene fidas al la eksperimentantoj k kredas je la sukceso de la eksperimento.

Futer: La kredemon k simplanimecon de Ruper mi preskaŭ envias. Posedi firman, neŝanceliĝeblan kredon, tio donas al la animo komforton. Bedaŭrinde mi ne povas ne scii, ke pri reale sciencaj veroj ĉiuj fakuloj interkonsentas. Kiam inter si disputas scienculoj, tio signifas, ke ne temas pri eksperimente demonstritaj veroj, sed pri hipotezoj. Se la marksismo fakte estus scienco, kiel vi asertas, la fakuloj ne disputus inter si. Ne ekzistus diversaj marksistaj skoloj. Tamen tiel estas. Pleĥanov k Martov certe estis fakuloj en marksismo k tamen ili ne ĉiam interkonsentis kun Lenin, Kaŭcki, Trocki, Buĥarin k. a. aŭtoritataj marksistoj ankaŭ ne interkonsentas. El tia konstato oni nepre devas konkludi, ke la historia materialismo estas nur hipotezo, ideologio k fariĝis eĉ religio en la manoj de la kremlaj oligarkoj.

Ŝajnas al mi tute evidente, ke la nuna ekzemplo de U.S.S.R. plej trafe malkonfirmas la historian materialismon. Tiu dogmo povas resumiĝi jene:

La ideologiaj manifestiĝoj en iu ajn Socio estas la reflekto de ĝia socia k politika superstrukturo, kiu mem estas la efiko, la rezulto de ĝia ekonomia substrukturo; sekve, por antaŭdiri la socian, politikan, juran, ideologian evoluon de socio, necesas k sufiĉas povi difini, per la helpo de la Hegela dialektiko, ĝian ekonomian evoluon.

Per la apliko de tiu rezonmetodo al la kapitalismo, Marks antaŭdiris, ke, atinginte la lastan stadion de sia evoluo, ĝi neeviteble naskos socialismon. Se tiu hipotezo estus ĝusta, la socialismo stariĝus unue en Britio, Germanio, k. a. landoj, kie la kapitalismo montras evidentajn signojn pri kadukiĝo. Tamen en la plej alte malvolviĝinta kapitalisma socio, Germanio, ni vidas ne socialismon, sed regsistemon, kies politika, jura k ideologia superstrukturo estas la rasismo,