Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/161

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne trovas akceptinda la ateisman tezon. Kaj inter ili troviĝas homoj pli kleraj, kredeble eĉ pli inteligentaj ol mi. Sekve…

Mi ne kredas je la ekzisto de Dio, sed mi ne volas aserti, ke, fakte Ĝi ne ekzistas. Mi ne scias… Tial mi ne estas ateisto.

Ne okazu miskompreno: se mi ne plu emas perdi tempon, por argumente pravigi mian nekredon je la ekzisto de Dio, tio neniel signifas, ke mi ne plu emas kontraŭbatali la dogmojn, kiuj fundamentas la religian kredon. Dogmaj religioj, eklezioj, sektoj estas faktoj. Kaj la Historio instruas, ke tiaj institucioj fariĝas maltoleremaj kaj persekutemaj tuj, kiam ili sentas sin sufiĉe fortaj, por tion fari senriske.

Sed soci-politikaj doktrinoj, elpensitaj de ateistoj, povas ankaŭ fariĝi dogmoj en la manoj de kredemuloj aŭ profitemuloj, kiuj siavice persekutas, malliberigas, ekzekutas laŭ maniero, kiu memorigas pri la mezepokaj inkvizitoroj.

Sufiĉas observi faktojn el nia epoko por konvinkiĝi pri tio. Ho ve!…

*       *
*

Sennaciisto ne lasas sin trompi per vortoj; li atentas nur faktojn. Kaj la historiaj faktoj instruas, ke la homaj socioj evoluis el klanoj al tribo, el triboj al civito, el civitoj al provinco, el provincoj al nacio. Sekve, oni povas racie antaŭvidi, ke la nacioj ankaŭ malaperos por konsistigi pli grandan unuon.

Ĉio, kio kontraŭas al tiu historia procezo, tio estas esence reakcia. Kaj reakciuloj estas ĉiaj ajn patriotoj. Sed mi volonte konsentas, ke ili havas la rajton oferi sian propran vivon antaŭ la altaro de sia idolo…

*

– Vi fariĝas ŝovinista ano de Esperantio, ŝerce diris al mi iu samideano.
– Nu, eble, sed tia ŝovinismo povus esti danĝera nur por la loĝantoj de Marso…

***