Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estus sendube patriota verko[1], kiu ne estus malinda je la disĉiploj de Marks, Engels k Lasal.»

Tiel ne parolus sennaciisto.

Ni citu ankoraŭ la opinion de unu el la nuntempaj plej aŭtoritataj marksistoj, Oto Baŭer. En sia libro kun titolo: Problemo pri Naciecoj k Socialdemokratio li argumentas, ke la socialismo estos kvazaŭ la apogeo de l’ naciismo:

«Nur la socialisma socio faros la nacian kulturon posedo de l’ tuta popolo k per tio faros el tuta popolo nacion. Tial ĉiu evoluisma nacia politiko necese estas socialisma politiko (pĝ. 164)… La fakto, ke la socialismo faras aŭtonoma la nacion, ĝian sorton la produkto de sia konscia volo, havas kiel efikon do kreskantan diferencigon de l’ nacioj en la socialisma socio, pli akran distingon de iliaj apartaĵoj, pli akran dividon de iliaj karakteroj unu de l’ alia (pĝ. 105)… Alkonduko de l’ tuta popolo al la nacia kulturkomuno, akiro de plena memdecido per la nacio, kreskanta diferencigo de l’ nacioj — tio signifas socialismon» (pĝ. 108).

Ni povus multobligi la pruvojn pri tio, ke internaciismo k sennaciismo ne estas samsignifaj. Ne necesas. Ni aldonu tamen unu rimarkigon. Ĉiu konsentos kun ni, ke la gvidintoj k gvidantoj de la diversaj Internacioj estas sufiĉe

  1. La substreko estas nia.